Shelley Winters
From Wikipedia, the free encyclopedia
Shelley WINTERS, naskiĝis kiel Shirley Schrift (St. Louis, 18-an de aŭgusto 1920 - Beverly Hills, 14-an de januaro 2006) estis usona aktorino.
Ŝi komencis sian filmkarieron en 1943 per la filmo What a Woman!. Ŝi ricevis en 1959 Oskaron por la rolo kiel Petronella van Daan en la filmo Taglibro de Anne Frank. Shelley donis la Oskaron al al Hejmo de Anne Frank en Amsterdamo. En 1965 ŝi ricevis duan Oskaron por la filmo A Patch of Blue. Ŝi restis laborante ĝis maljuna aĝo.
Winters edziniĝis kvarfoje. Ŝi havas unu filinon, el sia (dua) geedziĝo kun aktoro Vittorio Gassman. Post kiam ŝi sekve geedziĝis kun kaj divorcis de aktoro Anthony Franciosa ŝi restis de 1960 ĝis inkluzive 2005 ne edziĝinta. Unu tagon antaŭ ŝia morto ŝi geedziĝis por la lasta fojo, kun Gerry DeFord.
Je la 14-a de oktobro 2005 ŝi havis koratakon. Ŝi mortis je 85-jaraĝo pro korhalto je la 14-a de januaro 2006.