Taglibro de Anne Frank
taglibro de nederlanda juda knabino verkita dum nazia okupacio (1929–1945) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Taglibro de Anne Frank estas libro efektive bazita sur la taglibro de Anne Frank (1929-1945). En 1947 ĝi unue aperis nederlandlingve kiel Het Achterhuis (La Postdomo) nomita laŭ la kromnomo de kaŝejo je la Prinsengracht en Amsterdamo. Tiu titolo iĝis la subtitolo ĉe la du esperantaj versioj. Unue G.J. Degenkamp esperantigis la verkon, eldonitan 219-paĝe de "Heroldo de Esperanto" en Scheveningen en la jaro 1959. Libroteko el Tokio reeldonis la taglibron en 1997, tiufoje esperantigita fare de Nora Bartels. La verkaĵo enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.
Rapidaj faktoj Het Achterhuis, postmorta verko • literatura verko • skribita verko ...
Het Achterhuis | |||||
---|---|---|---|---|---|
postmorta verko • literatura verko • skribita verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Anne Frank | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | nederlanda lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 25-a de junio 1947 | ||||
Loko | Reĝlando de Nederlando | ||||
Ĝenro | taglibro • aŭtobiografio • taglibra literaturo | ||||
Loko de rakonto | Hejmo de Anne Frank | ||||
Honorigoj | La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde | ||||
| |||||
Fermi
Rapidaj faktoj Taglibro de Anne Frank ...
Taglibro de Anne Frank | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Anne Frank | |
Eldonjaro | 1959 | |
Urbo | Scheveningen | |
Eldoninto | Heroldo de Esperanto | |
Paĝoj | 219 | |
Fermi