From Wikipedia, the free encyclopedia
Sergio PININFARINA (naskiĝis la 8-an de septembro 1926[1] en Torino, mortis la 3-an de julio 2012[2]) estis itala dezajnisto, politikisto, aferisto kaj prezidanto de Pininfarina SpA.
Sergio Pininfarina | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de septembro 1926 en Torino |
Morto | 3-an de julio 2012 (85-jaraĝa) en Torino |
Tombo | Monumenta Tombejo de Torino |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–2012) Reĝlando Italio (1926–1946) |
Alma mater | Politekniko de Torino - mekanika inĝenierarto (–1950) |
Familio | |
Patro | Battista Farina (en) |
Infanoj | Paolo Pininfarina (en) , Andrea Pininfarina (en) |
Parencoj | Giuseppe Farina (kuzo aŭ kuzino) |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto inventisto dumviva senatano komerca estro coachbuilder (en) automotive engineer (en) dezajnisto profesoro politikisto executive (en) |
TTT | |
Retejo | http://www.pininfarina.com/index/storiaModelli/biografie/sPinin |
Li estis la filo de Battista Farina, alidire « Pinin » Farina, poste Pininfarina, fondinto de la fama firmao de karoserio kaj dezajno. La nomo "Pinin Farina" fariĝis « Pininfarina » en 1961. Li aliflanke estis kuzo de Nino Farina unua mondĉampiono de Formulo 1.
En 1965, Sergio Pininfarina persone konvinkis Enzo Ferrari-on adopti teĥnikan arĥitekturon de centra malantaŭa motoro por la novaj aŭtoj Berlinette kies unua prototipo la « Ferrari Dino Berlinette Speciale » estis prezentita dum aŭtomobila salono.
Ekde 1982, Sergio Pininfarina, anticipis la ciferecan revolucion de la aŭtomobila dezajno donante al sia entrepreno ciferecajn ilojn en la nova centro de Cambiano malfermita en 1980 en la ĉirkaŭurbo de Torino, kaj dediĉita al dezajno.
En 1986, li enirigis sian societon en borson.
Li estis prezidanto de la interregistara komisiono por la preparo de la realigo de tre rapida fervoja linio inter Liono kaj Torino.
Sergio Pininfarina havis tri infanojn:
En 1979, li estis dekoraciita per Honora Legio fare de Valéry Giscard d'Estaing, poste altigita al rango de Oficiro de la Honora Legio en 1997 fare de Jacques Chirac.
En 1979 kaj 1994, li ricevis la « Premion Compasso d'Oro », la plej altan distingon en dezajno.
Nomita dumviva senatano fare de prezidanto de la itala Respubliko Carlo Azeglio Ciampi la 23-an de septembro 2005[3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.