![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b1/Ventricular_septal_defect.svg/langeo-640px-Ventricular_septal_defect.svg.png&w=640&q=50)
Septo (anatomio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
En anatomio kaj fiziologio, septo (de la Latina vorto septum, plurale septa, Esperanta signifo: ĉirkaŭfermanto)[1] estas apartigaĵo inter du ĉeloj, kavoj aŭ partoj de organo.[2]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b1/Ventricular_septal_defect.svg/320px-Ventricular_septal_defect.svg.png)
Ekzemploj:
- Interatria aŭ interaŭrikla septo inter la dekstra kaj la maldekstra aŭriklo
- Interventrikla septo inter la dekstra kaj la maldekstra ventriklo
- Rilate al ĉeloj, septo estas la limo inter dividantaj ĉeloj dum la ĉela divido.