From Wikipedia, the free encyclopedia
La senpintigita kubokedro estas pluredro, arkimeda solido. Ĝi havas 12 regulajn kvadratajn edrojn, 8 regulajn seslaterajn edrojn, 6 regulajn oklaterajn edrojn, 48 verticojn kaj 72 laterojn. Ĉar ĉiu el la edroj havas centran simetrion (aŭ 180° turnan simetrion), la senpintigita kubokedro estas zonopluredro.
Senpintigita kubokedro | |
Pliaj nomoj | Granda rombokub-okedro Entutotranĉita kubo |
Klaku por rigardi turnantan bildon | |
Speco | Zonopluredro |
Vertica figuro | 4.6.8 |
Bildo de vertico | |
Bildo de reto | |
Simbolo de Wythoff | 2 3 4 | |
Simbolo de Schläfli | |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Indeksoj | U11 C23 W15 |
Simbolo de Bowers | Girco |
Verticoj | 48 |
Lateroj | 72 |
Edroj | 26 |
Edroj detale | 12{4}+8{6}+6{8} |
χ | 2 |
Geometria simetria grupo | Oh |
Duala | Piramidigita dekduedro |
Bildo de duala | |
La aliaj nomoj de la pluredro estas:
La nomo senpintigita kubokedro, donita originale de Keplero, estas iom iluzia. Se oni senpintigas kubokedron tranĉante la anguloj for, la rezulto estas ne unuforma pluredro, iuj el la edroj estos ortanguloj kiu ne estos kvadratoj. Tamen, la rezultanta plurero estas topologie ekvivalenta al la unuforma senpintigita kubokedro kaj povas esti misformita ĝis kiam la edroj estas regulaj.
La alternativa nomo granda rombokub-okedro referas al tiu fakto ke la 12 kvadrataj edroj kuŝas en la samaj ebenoj kiel 12 edroj de la romba dekduedro kiu estas duala al la kubokedro. Komparu kun malgranda rombokub-okedro.
Tamen estas ankaŭ ebleco de konfuzo: ekzistas nekonveksa unuforma pluredro kun la sama nomo. Vidu en unuforma granda rombokub-okedro.
La areo A kaj la volumeno V de la senpintigita kubokedro de latera longo a estas:
Karteziaj koordinatoj de verticoj de senpintigita kubokedro centrita je (0, 0, 0) de latera longo 2 estas ĉiuj permutoj de
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.