Trafiklumoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Trafiklumoj aŭ semaforo estas mekanika aŭ elektra aparato, kiu ordigas la trafikon de veturiloj kaj piedirantoj en vojkruciĝoj. La plej ofta tipo havas tri lumojn de distingaj koloroj:
- Ruĝa, por halti,
- Verda, por antaŭeniri,
- Flava aŭ sukcena kiel intermeza stato el verda al ruĝa, aŭ kiel averto de atento se ĝi blinkas.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/26/Traffic_lights_3_states.png/220px-Traffic_lights_3_states.png)
La flava koloro signifas diference depende de la blinkado (pasi atenteme) aŭ de la fikseco (halti, se la rapideco de la veturilo permesas al oni tion). En iuj ŝtatoj, ekzemple en Germanio ekzistas kombino de ruĝa kaj flava, kio indikas, ke baldaŭ la lumo fariĝos verda.