koloro From Wikipedia, the free encyclopedia
Flavo estas la koloro de lumo kun ondolongo inter 565 kaj 590 nm, kaj la komplementa koloro de la viola koloro.
#FFFF00 |
Flavo:
Ĉe la antikvaj ĉinoj flavo reprezentis la "mezejon", do Ĉinion mem. Ĉe la majaoj ĝi reprezentis sudon.
Ĉe kelkaj popoloj, flavo simbolas ĵaluzon, verŝajne pro la Mezepoka dogmo pri la "kvar likvoj" de la korpo, laŭ kiu la flava galo kaŭzus malbonhumoron kaj malicon.
En la politiko, flava estas plej ofte rilata al liberalismo, libertarianismo kaj anarki-kapitalismo. Ĝi estas ankaŭ uzata pri ĵurnalismo kaj sindikato.
Flavo apartenas al la Tutafrikaj koloroj.
Oni ankaŭ uzas la vorton "flava" por priskribi la flavbrunan ĝis helbrunan haŭton de Azidevenaj mongoloidoj.
#FFFF00 |
En diversaj kolormodeloj oni prezentas la flavan koloron jene:
En la lingvo Esperanto la vorto "flavo" kiel ĉiuj nomoj de koloroj estas A-karaktera radiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.