From Wikipedia, the free encyclopedia
Piediranto estas homo, kiu moviĝas per siaj propraj piedoj – kontraste al moviĝo per ajna veturilo.
Piediro priskribas la naturajn movojn de homoj, dum la ĝenerala termino piedirado inkludas la promenadon, marŝadon kaj la migradon.
Piedirado, nome milita marŝo, estis la plej komuna maniero moviĝi por la armeoj de la antikvaj imperioj, ĉar ne eblis ekipi ĉiun soldaton per ĉevalo. Marŝanta soldataro povis trapasi distancon ĝis 30 km tage.
Stratoj taŭgis por ĉia trafiko, aparte por veturiloj. Por doni apartan spacon al piedirantoj jam la Romianoj instalis trotuarojn kaj transversilojn (vidu la bildon de strato en Pompejo).
Kiam en la burĝa-industria epoko estiĝis la hobio de promenado kaj lantvagado (promenado por vidi kaj esti vidata), la konflikto inter piedirantoj kaj veturantoj akriĝis, kiu estis ankaŭ konflikto inter supre (reganta klaso) kaj sube.
Klerismo kaj la Franca revolucio estis ankaŭ epoko de la emancipiĝo de la piedirantoj, kulmino por perpiedaj vojaĝoj. La postulo pri trotuaroj estis nur unu el la postuloj pri civilaj rajtoj (interese en tiu rilato: la germana vorto por trotuaro estas "Bürgersteig", kiu signifas vojo por civitanoj, burĝoj). Sekve instaliĝis la grandaj bulvardoj kun larĝaj trotuaroj.
La situacio denove ŝanĝiĝis post la apero de aŭtomobiloj: la piedirantoj denove estis puŝitaj flanken por atingi "aŭto-taŭgan urbon" (Protestoj kontraŭ tiu evoluo sloganis: Sendu la infanojn en la garaĝon por ke la aŭtoj povu ludi surstrate). Nur en la 1970-aj jaroj eŭropaj urboj komencis instali piedirajn zonojn sen aŭtomobiloj.
La rolo de piedirantoj en la sociologio de urboj estas neglektata en politiko, ĉar urboplanistoj kutime ne perceptas ilin kiel gravajn trafikantojn. La larĝaj trotuaroj el la industriiĝa epoko devis cedi al parklokoj aŭ biciklovojoj.
Piedirantoj portas altan riskon en trafiko. Laŭ aŭstra statistiko pri 2007[1] ili konsistigas 8 % de la vunditoj kaj pli ol 15 % de la trafikmortintoj.[2]
La risko kaj la severeco de vundiĝo estas ekstreme altaj: 93 % de piedirantoj envolvitaj en akcidento estis vunditaj, kvarono (25,1 %) de ĉiuj akcidentintoj estis gravege vunditaj aŭ mortigitaj. (Por komparo: entute: 59,2 % / 15,5 %; aŭto-veturintoj: 52,4 % / 9,6 %; motociklintoj 91,7 % / 34,7 %).[3]
Nova iniciato el Nederlando strebas malmultigi la akcidentojn ne per pliaj kaj pliaj trafikŝildoj, sed kontraŭe per forigo de ili, tiel redonante la respondecon al la trafikpartoprenantoj mem laŭ la koncepto de "Komuna spaco".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.