La Sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj estas unu el kvin ĉefaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj. La sekretariejon estras la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj asistas stabo de internaciaj oficistoj tutmonde. Ĝi provizas studojn, informojn kaj organizajn laborojn bezonataj fare de la organoj de la Unuiĝintaj Nacioj por siaj kunvenoj. Krome ĝi plenumas taskojn gviditajn per la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj de aliaj organoj de la tutmonda interŝtata organizaĵo. La Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj garantias ke la oficistaro estu elektata laŭ apliko de la "plej altaj normoj de efektiveco, kompetenteco kaj nekorupteco", zorgante pri la graveco kolekti la kunlaborantojn el ĉiuj mondopartoj.
Sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj | ||
---|---|---|
principal organ of the United Nations (en) secretariat (en) | ||
Komenco | 1945 vd | |
Sidejo | Nov-Jorko | |
Lingvoj | ||
Filioj | Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Politikaj kaj Packonstruaj Aferoj Office of the Spokesperson for the Secretary-General (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Ĉarto postulas ke la oficistaro ne serĉu aŭ ricevu instrukciojn de iu aŭtoritato alia ol la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉiu UN-memboŝtato estas alvokata respekti la internacian karakteron de la sekretariejo kaj ne provu influi la oficistaron. La Ĝenerala Sekretario sole respondecas pri la elekto de la sekretarieja oficistaro.
Inter la taskoj de la Ĝenerala Sekretario estas helpo en la solvo de internaciaj disputoj, administrado de agadoj konservantaj la pacon, organizado de internaciaj konferencoj, kolekto de informoj pri la realigo de decidoj de la Konsilio pri Sekureco kaj konsultado kun registaroj de la membroŝtatoj koncerne diversajn iniciativojn. Ŝlosilaj oficejoj de la sekretariejo estas ekzemple la Oficejo de la Kunordiganto de Humanitaraj Aferoj kaj la Departemento de Agadoj Konservantaj la Pacon. La Ĝenerala Sekretario rajtas atentigi la Konsilion pri Sekureco rilate al ĉiu-ajn temo kiu, en lia aŭ ŝia opinio, povus danĝerigi la internacian pacon kaj sekurecon.
La 21-an de marto 2005, la tiama Ĝenerala Sekretario Kofi Annan proponis plurajn reformojn de la sekretariejo. Li anoncis siajn intencojn nomumi sciencan konsiliston, krei packonstruan subtenan oficejon, establi registarosimilan decidokrean mekanismon, kaj fortigi la funkcion pri helpo en la solvo de internaciaj disputoj. Krome li petis la Ĝeneralan Asembleon interalie labori kun li en la revizio de regularoj pri buĝetado kaj oficistaro, kaj "kontroli ĉiujn mandatojn pli aĝajn ol kvin jaroj por vidi ĉu la koncernaj aktivecoj ankoraŭ urĝe bezonatas aŭ ĉu la energioj antaŭviditaj por ili povas esti uzataj responde al novaj kaj urĝaj defioj " .
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.