From Wikipedia, the free encyclopedia
Saono (france Saône [soːn] [1]) estas rivero en oriento de Francio kun longeco de 480 km. Ĝia fonto troviĝas en Vogezoj en Vioménil kaj ĝi alfluas la Rodanon en Liono. Ĉefa alfluanto de Saono estas la rivero Doubs.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saône (apartigilo). |
La nomo de la rivero devenas de la "Sequanes" (kelta popolo) kaj de la nomo de la diino "Souconna", oni scias ankaŭ ke "Souconna enhavas la radikojn "sawk" (sankta) + "onna" (rivero). "[2]. Saono havis 3 nomojn : "Brigoulus", "Souconna" kaj "Arar". Finfine "Souconna" restis danke al la mezepokaj monaĥoj kiuj skribis "saoconna",kaj pli poste "Saône".
La plej granda parto de la rivero estas utiligebla kiel akvovojo. Ĝi estas ligata kun aliaj kanaloj de Francio.
La unua parto de Corre ĝis Auxonne havas 19 kluzojn de la formato 38,5 m longa kaj 5 m larĝa. La profundeco estas 1,80 m kaj la minimuma alto 3,5 m.
Estas du tuneloj, kie estas trapasebla kiel unudirekta vojo, kontrolita per lumsignaloj.
La dua parto de Auxonne ĝis Lyon havas 5 kluzojn de la formato 185 m longa kaj 12 m larĝa. La profundeco estas 3,00 m kaj la minimuma alto 6 m.
Ĉi tio parto apartenas al la eŭropa sistemo por grandaj varŝipoj.
Kluzoj: Dangle, Girlet, Cendrecourt, Acier, Radadôle
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.