From Wikipedia, the free encyclopedia
Savoja biskvito[1] aŭ fingrobiskvito estas speco de biskvito longa kaj plata, kun rondoformaj ekstremaĵoj, dolĉa kaj malpeza kiel spongo. Savojaj biskvitoj estas la bazo de multaj receptoj, kiaj ĉarlotkuko aŭ tiramisuo. Ili kutime estas trempataj en likvoron, kafon aŭ siropon, por esti uzataj kiel bazo de tiramisuo aŭ kiel manĝeto dum kafumado. Savojajn biskvitojn oni kutime donas al infanoj, ĉar ili estas sufiĉe molaj por esti manĝataj, sed ne malfirmaj aŭ facile dispecigeblaj.
Savojaj biskvitoj aperis en la 15-a jarcento en la kortego de la dukejo de Savojo, kreitaj por festi la viziton de la reĝo de Francio. Poste, oni nomis ilin Savoiardi kaj rekonis ilin kiel "oficialan" kortegan biskviton.[2] Origine, ili estis nomataj biscuit à la cuillère (kuleraj biskvitoj) ĉar la pasto estis metita sur kulero antaŭ ol la bakado. Iuj jarcentoj poste, Charles Maurice de Talleyrand, Ministro de Eksterlandaj Aferoj de Napoleono, petis al la bakisto Antonin Careme plilongiĝon de la biskvitoj por ke ili estu trempeblaj, kreante tiel la nunajn fingrobiskvitojn.[3]
Oni produktas savojajn biskvitojn per malpezega sponga pasto. Ĝi ne entenas ĥemiajn fermentaĵojn, same kiel aliaj spongokukoj, nur aeron miksitan en la ovoj uzataj en la recepto. La tradiciaj biskvitoj estas faritaj el ovo, tritikfaruno kaj sukero, kaj kelkafoje ili estas parfumitaj de vanilo, mielo aŭ citronaj raspaĵoj. Ankaŭ estas kutime kovri la supran flankon per maldika tavolo de pulvora sukero.
Post la bakado, la biskvitoj havas platan kaj longan formon, kun sponga kaj mola strukturo ene, kaj iom rostitaj ekstere. Ili estas 10 centimetrojn longajn kaj 5 centimetrojn larĝajn, same ili estas unu centimetron dikajn.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.