komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Sattel estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 1735 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sattel |
Sattel | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ŝvico |
Distrikto | Ŝvico |
Koordinatoj | 47° 4′ 52″ N 8° 38′ 3″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1735 |
Areo | 17,3 km² |
Alteco | 794 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6417 |
Komunumkodo | 1371 |
Sattel situas ĉe la bordo de la rivero Steiner Aa, la ĉefa alfluanto de Lago de Laŭerco, okcidente de la samnoma montpasejo, sude de la Lago de Ägeri. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Sattel mem la vilaĝetoj Ecce Homo, Schornen kaj Mostel.
La komunumo Sattel limas en nordo al Oberägeri (ZG), en oriento al Rothenthurm, en sudoriento al Ŝvico, en nordokcidento al Steinen, en okcidento al Steinerberg, kaj en nordokcidento al Unterägeri (ZG).
Tra Sattel pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 8 de Ŝvico al Pfäffikon kaj la trajnlinio de la Svisa Sudorienta Fervojo de Sankt-Galo tra Rapperswil kaj Arth-Goldau al Lucerno. Krome ekzistas buslinioj al Oberägeri kaj Biberbrugg kaj kabinotelfero al Mostelberg.
La unua dokumenta mencio de Sattel datiĝas el la jaro 1342 per la vortoj an dem sattel.
Inter Sattel kaj Oberägeri okazis la 15-an de novembro 1315 la Batalo de Morgarten, dum kiu la ŝvicanoj venkis la armeon de la Habsburgoj, kiuj volis puni Ŝvicon pro la alproprigo de la teritorioj sudoriente de la montmasivo Mythen. La fatala malvenko de la Habsburgoj cementis la federacion de la Svisa Ĵurkomunumo, kaj komenciĝis la kresko de la Ĵurkomunumo al eŭropa grandpotenco, kiu evoluo ĉesis nur 4 jarcentojn poste.
Ĝis 1598 Sattel apartenis al la paroĥo Steinen, tiam ĝi fariĝis memstara paroĥo. En la jaro 1776 Rothenthurm apartiĝis de Sattel fariĝante aparta paroĥo. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.