From Wikipedia, the free encyclopedia
Lago de Ägeri (en la germana lingvo: Ägerisee) estas lago en Kantono Zugo, Svislando.
Lago de Ägeri | ||
---|---|---|
Ägerisee | ||
lago • glaĉera lago | ||
Ĉefaj fontoj | Hüribach | |
Ĉefaj elfluoj | Lorze | |
Setlejoj | Oberägeri, Unterägeri | |
Areo de la baseno | 4,068 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 689599 / 219792 (mapo)47.1230555555568.6194444444444724 | |
Supermara alteco | 724 m[1] | |
Surfaca areo | 7,2 km²[1] | |
Maksimuma longo | 5,4 km | |
Maksimuma larĝo | 1,4 km | |
Akva volumeno | 357.0 milionoj m³[1] | |
Maksimuma profundo | 82 m[1] | |
Averaĝa profundo | 49 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 6,8 jaroj | |
Borda longo1 | 15,214 km[1] | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
La areo de Ägerisee estas proksimume 7,2 km²[1]. La lago situas je alteco de 724 m s. m. kaj ĝia maksimuma profundo estas 82 m[1]. La ĉefa alfluanto estas la Hüribach, ĝia elfluanto estas la rivero Lorze, kiu fluas al Reuss. Ekde la jaro 1992 la lago servas kiel rezervujo por trinkakvo.
La lago estas postlasaĵo de retiriĝinta glaĉero de la lasta malvarmepoko de antaŭ proksimume 13000 jaroj. En 1315 ĉe la bordoj de la Lago de Ägeri okazis la Batalo de Morgarten.
La plej grandaj municipoj ĉe la lagobordo estas Oberägeri kaj Unterägeri.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.