Tiuj plantoj plejparte troviĝas en la tropikaj regionoj de la mondo, nur malmultaj estas disvastigataj en la moderaj zonoj.
Ĉar la hodiaŭa familio estis kunigita el pluraj familio pro molekulfilogenaj kialoj, estas nur malmultaj komunaj karakterizaĵoj.
Estas plej ofte lignaj plantoj: arboj, arbustoj aŭ lianoj; pli malofte herbaj plantoj. Ili estas ĉiamverdaj aŭ deciduaj. La folioj estas alternesidantaj kaj spirale aŭ kontraŭsidantaj ĉe la branĉoj. La plej ofte funkcie unuseksaj floroj estas kvar- aŭ kvinnombraj. Plej ofte estas tri (du ĝis ses ) karpeloj estas kunkreskinta al ovario. Formiĝas diversaj fruktoj. La semoj havas ofte arilon, kiu povas esti venena en nematura stato.
La familio estas starigita en la jaro 1789 sub la nomo „Sapindi“ fare de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum, p. 246[4]. sinonimoj por sapindacoj Juss. estas: Aceraceae Juss., Aesculaceae Burnett, Allophylaceae Martinov, Dodonaeaceae Kunth ex Small, Hippocastanaceae A.Rich., Koelreuteriaceae J.Agardh, Paulliniaceae Durande, nom. inval., Paviaceae Horan. [5] La botanika nomo venas de la latina vortoj sapo (samas kun la esperanta sapo) kaj india por Hindio.
La familio Sapindaceae estas dividita en kvar subfamilioj; ĝi entenas ĉirkaŭ 142 genroj kun 1600 ĝis 1900 specioj.
Ekkonoj inter 2000 kaj 2009 montris, ke ankaŭ la genroj de la ĝis tiamaj aceracoj (Aceraceae) kaj hipokastanacoj (Hippocastanaceae), enordigitaj en la subfamilio Hippocastanoideae, nun apspeciojas la familio sapindacoj. Kune al ĉiuj sapindacoj estas la origina formiĝo de disko je la bazo de la floro, kiu mankis ordinare ĉe ventpolenigataj specioj. La kvar subfamilioj estas distingitaj laŭ la formo de la ovario; la Sapindoideae nur havas etan ovolon, la Hippocastanoideae havas du ovolojn, la Dodonaeoideae havas du ĝis plurajn ovolojn kaj Xanthoceroideae ses ĝis ok ovolojn po ovaria fako (egalas al unu karpelo ). Tio egalas la opinion de AGP II kaj AGP III (Angiosperma filogena grupo) koncerne al la familio sapindacoj.
Hippocastanoideae Burnett: kvar genroj kun ĉirkaŭ 130 specioj.
la genroj kun pliaj informoj vidu: Hippocastanoideae.
Sapindoideae Burnett: ĉirkaŭ 135 genroj kun 1185 specioj:
la genroj kaj pliaj inormoj vidu: Sapindoideae.
Dodonaeoideae Burnett: la plej multaj specioj ekzistas en Aŭstralio kaj Sudorientazio. Ĝi longtempe nur entenis du genroj kun ĉirkaŭ 70 specioj. Ĝ entenas hodiaŭ ĉirkaŭ 20 genroj:[6]
ArfeuilleaPierre ex Radlk.: kun nur unu specio:
Arfeuillea arborescensPierre ex Radlk.; el Sudorientazio.
AverrhoidiumBaill.: de ĉirkaŭ kvar specioj estas unu el Meksikio kaj la aliaj en la malaltaj regionoj de Sudameriko.
ConchopetalumRadlk.: La nur du specioj hejmiĝas nur en Madagaskaro.
DiplopeltisEndl.: Ĝ konsistas el kvin specioj, kiuj troviĝas en Nordokcidenta Aŭstralio.
DistichostemonF.Muell.: Ĝi enhavas ĉirkaŭ ses specioj, kiu indiĝenas en Ausstralio
Dodonaea Mill.: La ĉirkaŭ 65 ĝis 70 specioj estas disvastigitaj en la tropika kaj subtropika Afriko, sur Pcifikaj insuloj kaj ĉefe en Aŭstralio (61 specioj).
DoratoxylonThouars ex Benth. & Hook. f.: De la ses specioj kvi troviĝas en Madagaskaro kaj unu sur Maŭricio.
EuchoriumEkman & Radlk.: Ĝi nur havas unu specio:
Euchorium cubenseEkman & Radlk.: Ĝi venas nur el Kubo.
EuphorianthusRadlk.: Estas monotipa genro kun nur unu specio:
Euphorianthus euneurus(Miq.) P.W.Leenhouts: Ĝi troviĝas en la orienta Malesio de la filipinoj ĝis Vanuatuo kaj la Novaj Hebridoj.
EurycorymbusHand.-Mazz.: kunnur unu specio:
Eurycorymbus cavaleriei(H.Lév.) Rehder & Handel-Mazzetti: Ĝi kreskas en la laurxroarbaroj en alteco inter 300 kaj 1400 m super marnivelo en Ĉinio.[7]
ExotheaMacfad.: La tri specioj troviĝas en Meksikio, Gvatemala, Kolumbio, Ekvadoro kaj Karibio.
FiliciumThwaites ex Benth. & Hook. f.: Ĝi konsistas el ĉirkaŭ tri specioj.
GanophyllumBlume: kun nur du specioj, unu en la okcidenta kaj meza Afriko, la alia de la Andamanoj kaj Nikobaroj ĝis la nordorienta Aŭstralioj kaj la Salomonoj, trans tuta Malesio.
HarpulliaRoxb.: La ĉirkaŭ 26 specioj kreskas nature en Hidio, Srilankao, sudorienta Ĉinio, Malesio , Aŭstralio, Novkaledonio kaj Tongo.
HippobromusEckl. & Zeyh.: kun nur unu specio:
Hippobromus pauciflorusRadlk.: Ĝi troviĝas laŭlonge de la orienta marbordo de Sudafriko, de Orienta Kablando, trans Kvazulu-Natalo ĝis Sŭazilando kaj tiam trans Transvalo, Limpopo, Mpumalangao ĝis la monto Soutpansberg. Ĝi havas la epiteton „ne endagerigita“ en la Ruĝa listo de Sudafriko. [8]
LlagunoaRuiz & Pav.: La tri ĝis kvar specioj kreskas en la altaĵoj de la Andeno en Sudameriko.
LoxodiscusHook. f.: Ĝi nu havas unu specion:
Loxodiscus coriaceusHook. f.: Ĝi indiĝanas nur en Novkaledonio.
MagoniaA.St.-Hil.: Ĝi nu havas unu specion:
Magonia pubescensA.St.-Hil.: Ĝi hejmiĝas en Brazilo, Bolivio kaj Paragvajo.
MajideaJ.Kirk ex Oliv.: La ĉirkaŭ 24 specioj hejmiĝas en Afriko kaj Madagaskaro.
Xanthoceroideae Thorne & Reveal (eble en nova familio Xanthoceraceae Buerki, Callm. & Lowry): Ĝi nur havas unu genro:
Xanthoceras Bunge: Ĝi estas monotipa genro kun nur unu specio:
Gelbhorn (Xanthoceras sorbifolia): Ĝi hejmiĝas en la norda kaj nordorienta parto de Ĉinio kaj Koreio.
*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Multaj acero-specioj kaj – kultivaroj estas plantitaj en la moderaj klimatoj en parkoj kaj ĝardenoj. Ankaŭ kelreŭterio, Aesculus-specioj kaj kultivaroj estas ornamplantoj en la moderaj klimatoj.
La ligno de multaj acero-specioj estas uzatas multflanke.[14]Vidu: acerligno. Ankaŭ la ligno de kelkaj eskulo-specioj estas uzata. De multaj tropikaj specioj oni uzas la lignon.. La ligno de du Pometia-specioj estas estas komercigita sub la nomoj „kasai“, „matoa“, „megan“, „taun“ [15]. Harpullia pendula ankaŭ liveras bonan lignon.
Diversaj specioj estas uzataj kiel fiŝveneno. Kelkaj genroj havas ornamplantojCardiospermum, Dictyoneura, Filicium, Koelreuteria, Lepisanthes por tropikaj regionoj. Dodonaea angustifolia obi uzas kiel heĝo. Ombroarboj estas Dodonaea angustifolia kaj Filicium-specioj. Multaj specioj el la familio liverax manĝeblaj fruktoj: longano (Dimocarpus longan), liĉio (Litchi chinensis) aŭ rambutano (Nephelium lappaceum) kaj manĝeblaj semoj.[16]
Por gajni nutraĵon ankaŭ akeo (Blighia sapida) estas utiligata. Kelkaj Diploglottis-specioj liveras marmeldojn kaj sapojn. La folioj kaj la junaj ŝosoj de Cardiospermum halicacabum kaj Koelreuteria paniculata estas kuirite manĝeblaj kiel spinaco. Ankaŭ la folioj kaj la floroj de ksantocero (Xanthoceras sorbifolium) estas manĝeblaj kuiritaj. Acersiropo estas konata.
La fruktŝeloj de la okcidenta sapindo (Sapindus saponaria) aŭla arboŝeloj de Jagera pseudorhus estas uzataj por fari sapon. Por lavi oni ankauj uzas la fruktojn de la lavnuksa arbo (Sapindus mukorossi).
Sven Buerki, F. Forest, P. Acevedo-Rodríguez, Martin W. Callmander, J. A. Nylander, M. Harrington, I. Sanmartín, Philippe Küpfer & Nadir Alvarez: Plastid and nuclear DNA markers reveal intricate relationships at subfamilial and tribal levels in the soapberry family (Sapindaceae), In: Molecular Phylogenetics and Evolution, Volume 51, Issue 2, 2009, S. 238–258: Volltext-PDF, 476 kb.
Nianhe Xia & Paul A. Gadek: Sapindaceae in der Flora of China, Volume 12, 2007, S. 6: Online und Tingzhi Xu, Yousheng Chen, Piet C. de Jong, Herman John Oterdoom & Chin-Sung Chang: Aceraceae in der Flora of China, Volume 11, 2008. p. 516: Online. (Abschnitt Beschreibung)
Sven Buerki, Porter P. Lowry II, Nadir Alvarez, Sylvain G. Razafimandimbison, Philippe Küpfer & Martin W. Callmander: Phylogeny and circumscription of Sapindaceae revisited: molecular sequence data, morphology and biogeography support recognition of a new family, Xanthoceraceae, In: Plant Ecology and Evolution, Volume 143, Issue 2, 2010, p. 148–159: COI:10.5091/plecevo.2010.437Volltext-PDF. (Aceraceae kaj Hippocastanaceae sed ankoraŭ ne Sapindaceae kaj nova familio Xanthoceraceae Buerki, Callm. & Lowry.)
Sven Buerki, F. Forest, N. Salamin & Nadir Alvarez: Comparative performance of supertree algorithms in large data sets using the soapberry family (Sapindaceae) as a case study, In: Systematic Biology, Volume 60, 2011, S. 32-44: COI:10.1093/sysbio/syq057
Sven Buerki, F. Forest, Martin W. Callmander, P. P. Lowry II, D. S. Devey & J. Munzinger: Phylogenetic inference of New Caledonian lineages of Sapindaceae: molecular evidence requires a reassessment of generic circumscriptions, In: Taxon , Volume 61, 2012, S. 109-119.
Sven Buerki, F. Forest, T. Stadler & Nadir Alvarez: The abrupt climate change at the Eocene–Oligocene boundary and the emergence of South-East Asia triggered the spread of sapindaceous lineages, In: Annals of Botany, Volume 112, Issue 1, S. 151-60 2013. COI:10.1093/aob/mct106
Sapindacojen Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
Sven Buerki, Porter P. Lowry II, Nadir Alvarez, Sylvain G. Razafimandimbison, Philippe Küpfer & Martin W. Callmander: Phylogeny and circumscription of Sapindaceae revisited: molecular sequence data, morphology and biogeography support recognition of a new family, Xanthoceraceae, In: Plant Ecology and Evolution, Volume 143, Issue 2, 2010, S. 148–159: COI:10.5091/plecevo.2010.437Volltext-PDF. (Aceraceae und Hippocastanaceae wohl doch nicht in Sapindaceae und eine neue Familie Xanthoceraceae Buerki, Callm. & Lowry.)
Nianhe Xia & Paul A. Gadek: Sapindaceae in der Flora of China, Volume 12, 2007, S. 6: Online und Tingzhi Xu, Yousheng Chen, Piet C. de Jong, Herman John Oterdoom & Chin-Sung Chang: Aceraceae in der Flora of China, Volume 11, 2008. S. 516: Online.