From Wikipedia, the free encyclopedia
Koelreuteria aŭ esperante kelreŭterio[1] estas plantgenro el la familio sapindacoj (Sapindaceae). La nur tri specioj estas el Orientazio.
Koelreuteria | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Koelreuteria-specioj estas ĉiamverdaj aŭ somerverdaj arboj aŭ arbustoj, kiuj atingas alton de 15 metroj. La alterne sidantaj folioj estas relative grandaj kaj unufoje aŭ dufoje pare aŭ nepare pinataj.
La plantoj havas maldense ĝis dense grandajn, piramidformajn paniklajn infreskojn. La flavaj, unusemetriaj floroj estas kvar- aŭ kvinnombraj kaj havas duoblan involukron. Ekzistas plej ofte kvin, malofte kvar sepaloj. La kvar aŭ kvin, malofte ses petaloj havas dulobaj skvamoj je la bazo. Ekzistas ok liberaj filamentoj. Tri karpeloj estas kunkreskinta al hipogina ovario. Ekzistas dika disko.
La kapsulfruktoj havas unue rosekolora, poste bruneca, vezikoforma vualon; ili enhavas po tri nigraj semoj.
La kromozomnombro estas 2n = 22, 30, 32.
La unua priskribo estas en la jaro 1772 en Novi Commentarii Academiae Scientiarum Imperalis Petropolitanae, 16, p. 561–562, tie nomata „Koelrevteria“. Tipspecio estas Koelreuteria paniculata LAXM..[2] la genronomo Koelreuteria honoras la germanan botanikiston Joseph Gottlieb Kölreuter[3].
La genro konsistas el tri orientaziaj specioj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.