From Wikipedia, the free encyclopedia
Sanĉo la 7-a de Navaro[1], kromnomita la Forta (naskiĝis ĉirkaŭ 1170, mortis la 7-an de aprilo 1234 en Tudela) regis super Navaro de 1194 ĝis 1234.
Sanĉo la 7-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Santxo Azkarra | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1153 en Tudelo | ||||
Morto | 7-an de aprilo 1234 (80-jaraĝa) en Tudelo | ||||
Tombo | Capilla de San Agustín (en) vd | ||||
Lingvoj | eŭska • navaro-aragona • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Navaro vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Jiménez dynasty vd | ||||
Patro | Sanĉo la 6-a vd | ||||
Patrino | Sanĉa de Kastilio kaj Barcelono vd | ||||
Gefratoj | Berengela de Navaro kaj Blanche of Navarre, Countess of Champagne (en) vd | ||||
Edz(in)o | Constance of Toulouse (en) vd | ||||
Infanoj | Remiro de Navarra (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li partoprenis[2] en la Batalo de Las Navas de Tolosa (1212) kie la armeo de la Almohadoj komandita de Mohamedo An-Nasir estis venkita.
Per buleo de la 16-a de aprilo 1198 (nuligita la 29-an de januaro 1199), li estis ekskomunikita fare de papo Inocento la 3-a[3] pro subteno al Abu Yusuf Yaqub al-Mansur (mortis en 1199), filo de Abu Yaqub Yusuf (mortis en 1184).
Li estas la filo de Sanĉo la 6-a, la saĝulo kaj de Sanĉa de Kastilio[4] (mortis en 1177 aŭ 1179?), foje nomita Beatrico de Kastilio.
Lia fratino Berengela edziniĝis kun Rikardo Leonkora la 12-an de majo 1191 en Limasolo sur la insulo Kipro.
Sanĉo la 7-a de Navaro edziĝis ĉirkaŭ 1195 kun Konstanca de Tuluzo, filino de grafo Raimundo la 6-a de kiu li eksedziĝis ĉirkaŭ 1190.
Iuj tekstoj parolas pri mistera Sanĉa, kiu povus estis la dua edzino de Sanĉo kaj filino de la kalifo, kiu mortus fruaĝe.
Fine, apud la tombejo de Sanĉo en Reĝa kolegiato de Roncesvalles, restaĵoj de virino estas konservitaj. Nekrologo de la abatejo registris ŝin "reĝino Klementa, filino de Frederiko, Imperiestro de Germania Magna".
Sen heredanto, Sanĉo la 7-a de Navaro havis kiel posteulon sian nevon Teobaldo la 1-a de Navaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.