ĉefurbo de Ĉilio From Wikipedia, the free encyclopedia
Santiago aŭ per plena nomo Santiago de Ĉilio (hispane Santiago de Chile, prononco [Santjago de Ĉile]) estas la ĉefurbo de la sudamerika ŝtato Ĉilio. Ĝi situas en la centra parto de la lando.
Ĉi tiu artikolo temas pri ĉefurbo de sudamerika ŝtato Ĉilio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Santiago. |
Santiago de Ĉilio | |||
hispane Santiago de Chile | |||
ĉefurbo | |||
|
|||
Ŝtato | Ĉilio | ||
---|---|---|---|
Valo | Centra Valo | ||
Regiono | Región Metropolitana | ||
Provinco | Provinco Santiago | ||
Montaro | Andoj | ||
Rivero | Mapocho | ||
Situo | Santiago de Chile | ||
- alteco | 520 m s. m. | ||
- koordinatoj | 33° 26′ 27″ S 70° 39′ 02″ U (mapo) | ||
Areo | 58,0 km² (5 800 ha) | ||
- de aglomeraĵo | 641,4 km² (64 140 ha) | ||
- de metropolo | 15 403,2 km² (1 540 320 ha) | ||
Loĝantaro | 200 792 (2009) | ||
- de aglomeraĵo | 6 676 745 | ||
- de metropolo | 7 200 000 | ||
Denseco | 3 461,93 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 467 loĝ./km² | ||
Fondita | 12-a de februaro 1541 | ||
- fondinto | Pedro de Valdivia | ||
Urbestro | Irací Hassler
(ekde 2021) | ||
Horzono | UTC (UTC-4) | ||
- somera tempo | UTC (UTC-3) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona antaŭkodo | 02 | ||
Situo enkadre de Ĉilio
| |||
Situo enkadre de Sud-Ameriko
| |||
Vikimedia Komunejo: Santiago de Chile | |||
Retpaĝo: municipalidaddesantiago.cl | |||
Santiago estis fondita de Pedro de Valdivia la 12-an de februaro 1541 per la nomo Santiago de la Nueva Extremadura. La fond-ceremonio okazis en la nuna Cerro Santa Lucía. Valdivia elektis tiun lokon pro ĝia vetero kaj pro tio, ke ĝi estas facile zorgebla je atakoj. Tio estas, ĉar la rivero Mapocho disiĝas, kaj poste kuniĝas, kreante insuleton. Kun la helpo de la indiĝenaj popoloj, la unuaj domoj estis konstruataj. Tamen, je la 11-a de septembro de 1541 la urbo estis detruita de indiĝenoj.
La vetero de Santiago estas mezmara (aŭ mediteranea). Kun varmaj somer-tagoj. (Novembro ĝis Marto) havantaj temperaturojn je 35 °C. Vintroj (Junio ĝis Aŭgusto) estas pli malsekaj, havante maksimume 15 °C, kaj kelkajn gradojn sub nulo kiel minimumaj.
Averaĝa pluvo estas 360 mm po jaro.
Laŭ la lasta censo (jaro 2002), 4 668 473 da homoj loĝas en la urbo Santiago. Tio estas proksimume triono de la tuta Ĉilia loĝantaro.
En Santiago de Ĉilio mortis hungara pianisto Imre Stefániai.
Santiago estas disigita en 34 municipoj (comunas hispanlingve). Ĉiu municipo havas municipestron (alcalde), kiu estas elektita per balotado de la membroj de la municipo.
|
|
|
Santiago havas la plej grandan kvanton de muzeoj kaj eduk-institucioj de la lando. Inter la unuaj menciindas la Nacia Muzeo de Natura Historio kaj la Nacia Muzeo de Belartoj. Inter la duaj oni listigas sube la ĉefajn universitatojn.
Tradiciaj (publikaj):
Privataj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.