Reĝo de Portugalio From Wikipedia, the free encyclopedia
Sanĉo la 1-a (n. en Koimbro, la 11-an de novembro 1154; m. en Koimbro, la 26-an de marto 1211) estis la dua reĝo de Portugalio. Li estis kromnomita la Popoliganto (pro la instigo kun kiu li apogis la loĝatigadon de la teritorioj de sia lando - el kiu stariĝas la fondiĝo de la urbo Guarda, en 1199, kaj la asignado de administraj leteroj en la urboj Beira (Portugalio) kaj Trás-os-Montes: Gouveia (1186), Covilhã (1186), Viseu (1187), Bragança (1187), ktp.), tiele loĝatigante foraj areoj de la regno, precipe kun enmigrintoj el la Flandroj kaj Burgonjo.
Kvara filo de la monarko Alfonso Henriques, li estis baptita kun la nomo Martino, ĉar li naskiĝis en la tago de la sanktulo kiu havis tiun nomon, kaj li ne estis pretigita por regni; tamen, pro la morto de sia pli maljuna frato, Dom Henriko[1] (1147-1157), kiam li estis nur trijara, rezultis en la ŝanĝo de sia onomastiko al pli hispana nomo, kiu fariĝis do Sanĉo Alfonso.
En 1170, Sanĉo estis kreita kavaliro de sia patro tuj post la akcidento de Dom Afonso Henriques en Badajoz kaj tiam farigis lia ĉefa asistanto, kaj de la militisma vidpunkto, kaj de la administra vidpunkto. Dum tiuj unuaj periodoj kiam Portugalo fariĝis sendependa lando, multenombraj estis la malamikoj de la krono, ekde la regno de Kastilio kaj Leono, kiu detenadis la kontrolon de Portugalio ĝis tiam. Krom tio, la Katolika Eklezio tute ne atentis pri la sankciado de la sendependeco de Portugalio per ties beno[2]. Por kompensi tiajn problemojn, Portugalio serĉis aliancojn ene de la Iberia Duoninsulo, ĉefe en la regno de Aragonio, tradicia malamiko de Kastilio, kiu fariĝis la unua lando agnoski Portugalion. La interkonsento estis signaturita en 1174 tra la edziĝo de Sanĉo, tiama heredprinco, kun la infantino Dulce Berenguer, plej juna fratino de la reĝo Alfonso la 2-a de Aragonio.
En la jaro 1178, Sanĉo la 1-a entreprenis gravan ekspedicion kontraŭ la Maŭroj, kaj alfrontis ilin apud Sevilo kaj la rivero Guadalquivir, el kie li eliras venkanto. Per tiu strategio, li tiele forneas al ili la eblon eniri en la portugalan teritorion. Okaze de la morto de Alfonso Henriques en 1185, Sanĉo la 1-a fariĝis la dua reĝo de Portugalio. Pro tio ke li ricevis la kronon en la Katedralo de Koimbro, li tenis tiun urbon kiel la centron de sia regno. Sanĉo la 1-a konkludis la landbordajn militojn kun la aneksado de Galegio kaj sin donis al la batalado kontraŭ la maŭroj situintaj en la Sudo. En la printempo de la jaro 1189, li profitis la trapason de la 3-a krucmilitistaro tra la haveno de Lisbono por konkeri Silves-on, kiu estis grava administra ekonomia centro en la Sudo, kun popolo taksita en 20 mil personoj. Sanĉo ordonis la fortikigon de la urbo kaj la konstruon de kastelo kiu ĝis hodiaŭ povas esti admirita. La posedo de Silves estis mallongdaŭra, ĉar en 1190 Abu Yusuf Ya'qub al-Mansur[3] sieĝis la urbon per unu armeo kaj per alia li atakis la urbon Torres Novas, kiu sukcesis rezisti nur dek tagojn, pro tio ke la reĝo de Leono kaj Kastilio denove minacis la nordon de la lando.
Sanĉo la 1-a dediĉis multon el sia reganta klopodo al la politika, administra kaj ekonomia organizadoj de sia regno. Li akumulis reĝan trezoron kaj stimulis la kreadon de industrioj, same kiel la mezan klason konsistigitan de komercistoj kaj negocistoj. Sanĉo la 1-a forcedis plurajn administrajn leterojn, ĉefe en la provincoj Beira kaj Trás-os-Montes: Gouveia (1186), Covilhã (1186), Viseu (1187), Bragança (1187), ktp., tiamaniere ke li kreis novajn urbojn, kaj loĝatigis forajn areojn de la regno, precipe kun la enmigrintoj de Flandroj kaj Burgonjo. La reĝo estas ankaŭ rememorigita pro sia gusto pri la artoj kaj literaturo, kaj li mem lasis multenombrajn volumojn kun poemoj. Dum lia reĝado oni scias ke kelkaj portugaloj vizitadis eksterlandajn universitatojn kaj ke grupo da juristoj ekkonis la juron kiu estis instruita en la lernejo de Bulonjo. En 1192 li donacis al la Monaĥejo de Sankta Kruco[4] 400 maravedojn por ke restu en Francio tiuj monaĥoj kiuj tie deziradis studi.
Lia tombo troviĝas en la Monaĥejo de Sankta Kruco[4], en Koimbro, flanke de la tombo de sia patro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.