Urbo kaj municipo en Portugalio From Wikipedia, the free encyclopedia
Viseu estas urbo de Portugalio. La urbo estas la administra centro de la distrikto Viseu, situanta en la Centra regiono kaj la subregiono Viseu Dão-Lafões. Ĝi havas 100 000 loĝantojn kaj estas la ĉefurbo de la antikva provinco Beira Alta.
Viseu | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Portugalio municipo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3500–3519 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 99 274 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 196 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 39′ N, 7° 55′ U (mapo)40.6575-7.9138888888889 [+] | ||||
Alto | 476 m [+] | ||||
Areo | 507 km² (50 700 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Viseu [+] | |||||
Ĝi estas sidejo de la municipo Viseu kiu havas totalan areon de 507,10 km², 100 237 loĝantojn (2021) kaj loĝdensecon de 196 loĝantoj por km², subdividita en 25 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Castro Daire, nordoriente kun Vila Nova de Paiva, oriente kun Sátão kaj Penalva do Castelo, sudoriente kun Mangualde kaj Nelas, sude kun Carregal do Sal, sudokcidente kun Tondela, okcidente kun Vouzela kaj nordokcidente kun São Pedro do Sul.
La originoj de Viseu venas de epoko de kastrumoj. Je la romiigo, Viseu graviĝis, eble pro la interkruciĝo de romiaj ŝoseoj de kies ekzistado restas nur mejloŝtonoj: du en Reigoso (Oliveira de Frades), du pliaj en Benfeitas (Oliveira de Frades), unu en Vouzela, du en Moselos (Campo), unu en São Martinho (Orgens), unu en la urbo (en Rua do Arco), alia en Alcafache (Mangualde) kaj du pliaj en Abrunhosa (Mangualde); ekzistas aliaj, sed pro manko de skribaĵoj, de dubinda origino. Tiuj mejloŝtonoj liniiĝas en akso ŝajne koresponda al la ŝoseo Emerita, kiu interligiĝis kun la akso Olisipo-Cale-Brakara. Eble tial oni povas kompreni la konstruadon de defenda strukturo oklatera, de 2 km de perimetro - nomita Cava de Viriato.
Viseu estas ligita al la figuro de Viriato, ĉar oni kredas, ke eble tiu luzitana militestro naskiĝis en tiu região. En la epoko de visigotoj la urbo iĝis sidejo de diocezo, en la 6-a jarcento. En la 8-a jarcento, ĝi estis okupita de islamanoj, same kiel la plimulto de Iberio; kaj dum la kristana konkero, Viseu estis celo de atakoj kaj kontraŭatakoj inter kristanoj kaj islamanoj. Ĝi estis reloĝata de Hermenegildo Guterres, grafo de Koimbro, ekde la jaro 868, kaj apartenis al tiu graflando ĝis la fino de la 10-a jarcento, pro la ofensivo de Almanzoro. Alfonso la 5-a de Leono kaj Galegio dum la sieĝo al Viseu en 1028 mortis vundita de sago devena de la araba murego. La kristanan konkeron definitivan faris Fernando la 1-a reĝo de Leono, murdinta en 1037 la legitiman reĝon Bermudo la 3-a (filo de Alfonso la 5-a), venkinto de la batalo de Cesar en 1035 (laŭ Kroniko de Gotoj), en 1058.
Eĉ antaŭ la formado de la graflando Condado Portucalense, Viseu estis foje rezidejo de la grafoj D. Teresa kaj D. Henrique kiuj, en 1123 havigis foruon. Ilia filo, nome D. Afonso Henriques, ŝajne naskiĝis en Viseu la 5a de aŭgusto 1109, laŭ historiisto Almeida Fernandes. La duan foruon havigis la filo de la grafoj, D. Afonso Henriques, en 1187, kaj konfirmis D. Afonso II, en 1217.
Viseu konstituiĝis kielo senjorlando por la unua fojo la 7an de julio 1340, kiam D. Afonso la 4-a donis ĝin al sia bofilino D. Constança, edziĝinta al sia filo kaj sukcedanto, estonta D. Pedro la 1-a. Je la morto de tiu reĝino, D. Pedro donis la senjorlandon, la 9an de junio 1357, al sia patrino, la reĝino D. Beatriz de Kastelio, vidvino de D. Afonso la 4-a. Kiam ŝi mortis en 1359, la senjorlando de Viseu revenis al la krono, ĝis la 2an de oktobro 1377 la reĝo D. Fernando la 1-a, filo de la menciita reĝino D. Constança, donis ĝin al sia ekstergeedza filino, grafino D. Isabel, kiu estis senjorino de Viseu ĝis 1383 kaj tie konstruigis turon nomitan Paço da Torre (Palaco de la Turo), kie ŝi loĝis kiam ŝi estis en la urbo. Je la dinastia krizo de 1383–1385, la senjorlando revenis denove al la krono, kaj tiel restis ĝis la kreado de la duklando de Viseu en 1415.
En la 15-a jarcento, Viseu estis donita al la Infanto Henriko la Navigisto, kiel parto de la titolo de Duko de Viseu. Estas statuo de tiu infanto, el 1960, sur la rond-irejo alira al la samnoma strato. Lia frato la reĝo, D. Duarte, naskiĝis en Viseu, la 31an de oktobro 1391.
En la 16-a jarcento, nome en 1513, D. Manuel I renovigis la foruon de Viseu, kaj ĉeestis en la etendo al la aktuala centra zono, nome Rossio kiu tuje iĝis ĉefa renkontiĝejo de la socio, kaj kies unua referenco datas de 1534. En tiu jarcento vivis Vasco Fernandes, grava portugala pentristo kies verkaro estas disigita tra pluraj preĝejoj de la regiono kaj en la Muzeo Grão Vasco, apuda al la katedralo.
En la 19-a jarcento oni konstruis la urbodomon en Rossio, kio translokigis la urban centron, antaŭe en la supra parto. De tie longas ĉefa strato nome Rua Direita, kie estas granda parto de vendejoj kaj mezepokaj konstruaĵoj.
En la 20-a jarcento la loĝantaro duobliĝis el ĉirkaŭ 50 000 loĝantoj ĝis nunaj ĉirkaŭ 100 000.
Viseu havas la jenajn fregeziojn:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.