![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/18/Saffarid_dynasty_861-1003.png/640px-Saffarid_dynasty_861-1003.png&w=640&q=50)
Safarida dinastio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Safarida dinastio (perse سلسله صفاریان) estis islama persiigita[1] dinastio el Sistano kiu regis super partoj de orienta Irano, kun ĉefurbo en Zaranĝ (urbo nune en sudokcidenta Afganio).[2][3] Ankaŭ super Granda Ĥorasano, Afganio kaj Baluĉio el 861 al 1003.[4] La dinastio, de Persa origino,[5][6][7][8][9][10] estis fondita de Ja'kub ibn al-Lajth al-Saffar, kiu naskiĝis en 840 en urbeto nome Karnin (Qarnin), kiu estis oriente de Zaranĝ kaj okcidente de Bost, en kio estas nune Afganio - do natura el Sistano kaj loka ajjar, kiu laboris kiel kupraĵisto (ṣaffār) antaŭ iĝi militsenjoro. Li ekhavis kontrolon de la regiono Sistano kaj ekkonkeris plej el Irano kaj Afganio, same kiel partojn de Pakistano, Taĝikio kaj Uzbekio.
Safarida dinastio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
dinastio | ||
Apero | 861 vd | |
Fino | 1003 vd | |
Lando | Saffarid State vd | |
Religio | sunaismo vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Ya'qub ibn al-Layth al-Saffar vd | |
Branĉo de | historio de Irano vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/18/Saffarid_dynasty_861-1003.png/320px-Saffarid_dynasty_861-1003.png)
La Safaridoj uzis siajn ĉefurbon Zaranĝ kiel bazo por agresema etendo orienten kaj okcidenten. Ili unue invadis la areojn sude de Hindukuŝo en Afganio kaj poste superis la persan Tahiridan dinastion, aligante Ĥorasanon en 873. Je la tempo de la morto de Jakubo, li estis konkerinta la Kabulan Valon, Sindon, Baktrion, Makran (Baluĉio), Kermanon, Farson, Ĥorasanon, kaj preskaŭ atingis Bagdadon sed poste suferis malvenkon fare de Abasidoj.[4]
La Safarida imperio ne daŭris longe post la morto de Ja'kub. Lia frato kaj sukcedanto, Amr bin Laith, estis venkita ĉe la Batalo de Balĥo kontraŭ Ismail Samani en 900. Amr bin Laith estis devigita redoni plej el siaj teritorioj al la novaj regantoj. La Safaridoj estis sekve limigitaj al sia kerno de Sistano, kaj ties rolo estis limigita al tiu de vasaloj de Samanidoj kaj de ties sukcedantoj.