From Wikipedia, the free encyclopedia
Baluĉio (baluĉe بلوچستان , laŭvorte "lando de la baluĉoj", foje nomata ankaŭ Beluĉio, Baluĉujo aŭ Baluĉistano) estas:
Baluĉio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Historia-geografia regiono | |||||
| |||||
Landoj | Afganio, Irano, Pakistano | ||||
- koordinatoj | 28° 53′ 0″ N, 64° 25′ 0″ O (mapo)28.88333364.416667 | ||||
|
|||||
Baluĉio | |||||
Vikimedia Komunejo: Balochistan [+] | |||||
Temas pri arida, dezerta kaj monta regiono en la irana altebenaĵo en sud-okcidenta Azio, nordokcidente de la Hinda Oceano kaj proksime de la Persa Golfo. Ĝi inkluzivas precipe la sudokcidenton de Pakistano, la provincon Sistano kaj Baluĉistano en sudorienta Irano kaj tre malgrandan sekcion de sudokcidenta Afganio. En Baluĉio troviĝas vulkanoj.
Unuaj loĝantoj parolis aŭstralazian lingvon. En Mehrgarh oni trovas neolitikajn spurojn kiuj datiĝas el la 60-a jarcento a.K.. Ĉirkaŭ la 40-a jarcento a.K. dravidaj popoloj vivis en Baluĉio.
De la 1-a jarcento ĝis la 3-a jarcento post Kristo la reĝoj Pārata regis la regionon. Oni pensas ke tiu dinastio identiĝas kun la Pāradas de la Mahabharato[1].
En 650 antaŭ Kristo, Herodoto priskribas la Pāratarājas kiel tribo vivanta en la Nord-okcidento de Persa Imperio regta de Dejoces (greke: Δηιόκης)[2], persa reĝo. Ariano (greke: Ἀρριανός) priskribas la konflikton inter Aleksandro la Granda kaj la Pāratarājas (Anabasiso la 4-a, greke ἀνάϐασις).
Dum la araba kaj islama konkero (8-a jarcento), de la Persa Imperio, teknokratoj, burokratoj, soldatoj, scientistoj, arkitektoj, instruistoj, islamaj teologiistoj kaj anoj de sufiismo alvenis el la aliaj landoj de la islama mondo. Multaj restadis en Baluĉio ĝis la plifortiĝo de Mogola Imperio. Baluĉoj devenas de la bordoj de Kaspia Maro kaj alvenis al Baluĉio ĉirkaŭ la jaro 1000. Ili estis dividitaj en pluraj triboj, kiuj kelkfoje ariĝis kaj formiĝis federacioj. La pli fama estis Kalat, kiu arigis preskaŭ ĉiujn tribojn de 1638, kaj sendependiĝis en 1747.
En la 16-a jarcento, rezulte de lukto kun la Mogola imperio, la triboj de braguoj kaj baluĉoj kune formigis la Kelatan reĝlandon. La politiko de la lando estis agresema; ĉefaj kontraŭuloj de Kelato estis kalĥuroj el Sindo kaj gilzaoj el Afganio. Kadre de multaj militoj la bordoj de la ŝtato ofte ŝanĝiĝis. Kvazaŭ ĉiuj ĥanoj de Kelato opiniiĝis vasaloj de Irano aŭ de Kandagaro, sed ĉi tiu statuso estis pli laŭnoma ol reala.
Kun la enveno de nederlandanoj kaj angloj en Barato la signifo de la ĥanlando rapide kreskis. Anglaj politikistoj opiniis Baluĉion centron de atako al la resto de Barato, al Afganio kaj al Irano. En la jaro 1839 la ĥano de Kelato konfirmis kun angla legacio traktaton kies ĉefaj punktoj estis garantio pri sekureco de anglaj regnanoj kaj de komerciaĵoj en Baluĉio interŝanĝe al milita neŭtraleco. Tio ekis proceson pri aneksado de Baluĉio.
Baluĉio okcidenta estis konkerita de Persa Imperio dum la 19-a jarcento kaj poste venis Britoj.
La britoj pligrandigis sian imperion: Brita Hindio, kreante kvar princajn ŝtatojn en Baluĉio: Makran, Ĥaran, Las Bela, kaj Kalat, la plej vasta kaj la plej potenca. Ili decidas pri la limoj kun la najbaraj ŝtatoj:
De tiu periodo datiĝas la disiĝo de Baluĉio en tri landoj.
Kvin militoj okazis inter la baluĉaj militestroj kaj la pakistana ŝtato:
De 1998, Pakistano provis nukleajn testojn en la nordaj montoj de la provinco, ĉe Razko.
De 2005, la iran-baluĉa grupiĝo Jundallah (جندالله, "soldatoj de dio") komencigis militan lukton en Irano. Sed tiu grupiĝo - de multaj registaroj (ekzemple tiuj de Irano kaj Usono) konsiderata terorisma organizaĵo - ne petas sendependiĝon. Ĝia ideologio estas tut-irana, ĝi postulas egalajn rajtojn por la sunaistoj baluĉaj de la provinco de Sistan-Baluĉio rilate al aliaj iranaj ŝijaistoj.
Nuntempe loĝantaro de Baluĉio laŭ diversaj taksoj kalkulas ĉirkaŭ 11 milionojn da homoj. Vivnivelo estas tre malalta, kvankam la regiono posedas multe da utilaj fosilaĵoj. Pro la klimataj kondiĉoj agrikulturado estas tre malfacila kaj praktikiĝas sporade.
La plej grandaj etnoj de Baloĉistano estas paŝtunoj kaj baluĉoj, ankaŭ gravan nombron da loĝantoj konsistas el braĥujoj. Minoritate en Baluĉio loĝas ĥazaroj (apud kaj en urbo de Kvetao) kaj sistanoj (apud bordo de Afganio kaj Irano).
Kvankam ĉiuj estas islamanoj, precipe sunaistoj, tamen certaj minoritatoj, kiel ĥazaroj, sistanoj kaj etaj aliaj, estas ŝijaistoj. Historie, indiĝenoj estis kvazaŭ nereligiecaj antaŭe. Sed lastatempe en Baluĉio aktiviĝis radikalaj islamistaj grupoj. Tio komplikigis la situacion kaj kondukis al oftaj konfliktoj en la regiono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.