From Wikipedia, the free encyclopedia
Sabino Policarpo ARANA Goiri (n. en Abando, Biskajo, la 26-an de januaro 1865 – m. en Pedernales, Biskajo, la 25-an de novembro 1903) estis hispana politikisto, verkisto kaj ideologo konsiderata kiel la patro de la eŭska naciismo.
Sabino Arana | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Sabin Polikarpo Arana Goiri Sabino Arana | ||
Naskonomo | Sabin Polikarpo Arana Goiri | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1865 en Bilbao | |
Morto | 25-an de novembro 1903 (38-jaraĝa) en Sukarrieta | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Malsano de Addison vd | |
Tombo | Sukarrieta (en) vd | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | hispana • eŭska vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Partio | Eŭska Naciisma Partio vd | |
Familio | ||
Patro | Santiago Arana (en) vd | |
Gefratoj | Paulina Arana Goiri (en) kaj Luis Arana (en) vd | |
Edz(in)o | Nikolasa Atxika-Allende (en) vd | |
Parencoj | Vicente de Arana (en) (kuzo aŭ kuzino) vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto national revival activist (en) ĵurnalisto verkisto politika aktivisto vd | |
Laborkampo | Politiko, ideologio, aktivismo, Eŭsklingva literaturo kaj eŭska lingvo vd | |
Aktiva en | Eŭska Aŭtonoma Komunumo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Post aktiviĝi en la karlisma movado, li fondis la Eŭskan Naciisman Partion (EAJ–PNV), partio kiun li estris kaj per kiu estis provinca deputito de Biskajo.
Oni ankaŭ ŝuldas al li la kreadon de la ikurrina, nuna flago de Eŭskio simbolo sen tradicio en la eŭskaj provincoj, ĉar ĝi imitas la britan flagon, kun la celo allogi Anglion kiel potenca aliancito de eŭska nacio disigita de Hispanio, kiel okazis kun la kazo de Portugalio.
En 1903 Arana forpasis je frua aĝo (38 jaroj) pro la Addison-malsano, sed lasis sian idearon en 33 poemaj verkaĵoj, 14 politikaj kaj literaturaj libroj kaj pli ol 600 artikoloj.
Ankoraŭ en la nuntempo lia pensmaniero daŭre estas tre polemika, tre kritikata de liaj kontraŭantoj (kiuj denuncas ke la pensmaniero kaj verkaĵoj de Arana havas rasisman aŭ ksenofobian fundamenton) kaj pravigita de liaj sekvantoj (kiuj esploras la verkaĵojn laŭ la historia kunteksto en la komencoj de la eŭska naciismo). Pri la supozata rasismo de Arana oni substrekas ke tiaj asertaĵoj estas ekster la historia kunteksto, ĉar ankaŭ aliaj samtempuloj, kiel Miguel de Unamuno, aludis la rason.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.