From Wikipedia, the free encyclopedia
Sabina Nikolajevna Spielrein[1] (ruse Сабина Николаевна Шпильрейн, IPA: [sɐˈbʲinə nʲɪkɐˈlajɪvnə ʂpʲɪlʲˈrɛjn]; 25a de oktobro 1885 malnovstile – 11a de aŭgusto 1942) estis rusa kuracisto kaj unu el la unuaj virinoj psikoanalizistoj.
Sabina Spielrein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1885 en Rostovo ĉe Dono, Rusia Imperio |
Morto | 11-an de aŭgusto 1942 (56-jaraĝa) en Zmievskaya Balka |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio |
Alma mater | Universitato de Zuriko |
Memorigilo | |
Familio | |
Patrino | Eva Spielrein (en) |
Frat(in)oj | Isaak Shpilreyn (en) kaj Yan Shpil'rein (en) |
Okupo | |
Okupo | psikiatro eseisto psikoanalizisto kuracisto |
Ŝi estis sinsekve paciento, poste studento, poste kolego de Carl Gustav Jung, kun kiu ŝi havis intiman rilaton dum la jaroj 1908–1910, kiel estis dokumentita en ilia korespondado el tiu epoko kaj en ŝiaj taglibroj.[2][3][4] Ŝi ankaŭ renkontis, korespondis kaj havis kolegian rilaton kun Sigmund Freud. Unu el ŝiaj plej famaj analizatoj estis la svisa psikologo por disvolvigo, nome Jean Piaget.[5] Ŝi laboris kiel psikiatro, psikoanalizisto, instruisto kaj pediatro en Svisio kaj Rusio.[6] en 30-jara profesia kariero, ŝi publikigis ĉirkaŭ 35 artikolojn en tri lingvoj (germana, franca kaj rusa), pri psikoanalizo, psikologio por disvolvigo, psikolingvoscienco kaj eduka psikologio.[7][8] Ŝia plej bone konata kaj eble plej influa publikigita verko en la fako de psikoanalizo estis la eseo titolita "Die Destruktion als Ursache des Werdens", verkita en germana en 1912.[9][10] Sabina estis konata ankaŭ kiel pioniro de psikoanalizo kaj kiel unu el la unuaj personoj kiuj enkondukis la koncepton de "mortinstinkto". Ŝi estis ankaŭ unu el la unuaj personoj kiuj estris kazostudon pri skizofrenio kaj publikigis prian disertacion en psikoanalizisma gazeto.[11]
Ŝi estis unu el la virinaj membroj de la Viena Psikoanaliza Societo.
Kvankam Spielrein estis rememorita ĉefe pro sia rilato kun Jung, kaj foje estis celo de sensaciemaĉa spekulativo, ŝi estas nuntempe pli kaj pli agnoskita kiel grava kaj plinoviga pensulo kiu estis marĝenigita en la historio pro sia nekutima eklektikismo, malakcepto aliĝi al frakcioj, feminisma alproksimiĝo al psikologio, kaj sia morto en la Holokaŭsto.[7][12]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.