Somera Esperanto-Studado 2013 (mallonge SES 2013) estas la 7-a jaro de Somera Esperanto-Studado, kiu okazis ekde la 12-a ĝis la 20-a de julio 2013 en Martin (Slovakio) kaj partoprenis ĝin 230 personoj el 27 landoj.[1] Prepare al tiu aranĝo estis la 28-an de decembro 2012, okaze de la 4-a JES, lanĉita nova retpaĝaro de SES, sendependa de la rekonstruata retejo lernu!.
| ||||
---|---|---|---|---|
Simbolo | ||||
Nomo | Somera Esperanto-Studado 2013 | |||
Regiono | urbo Martin, Slovakio | |||
Periodo | la 12-a – la 20-a de julio 2013 | |||
Organizanto | E@I | |||
Ekzistas ekde | 2007 | |||
Celgrupo | Lernantoj de Esperanto | |||
Informa retpaĝo | Oficiala retejo | |||
La aranĝon aŭspiciis Dušan Čaplovič, la ministro de edukado de Slovakio, Juraj Blanár, estro de regiono Žilina kaj Andrej Hrnčiar, urbestro de la urbo Martin.[2]
Kadre de la kultura programo koncertis La Perdita Generacio, Asorti, Manŭel, Johannes Mueller, ĴeLe, Jonny M kaj Peter Bažík & S.H.O.P. Aŭspicion super SES 2013 transprenis ministro de edukado de Slovakio Dušan Čaplovič, prezidanto de Regiono Žilina Juraj Blanár kaj urbestro de la urbo Marin Andrej Hrnčiar.[3]
Dum SES 2013 estis unuafoje aĉetebla historie la unua presita lernolibro de planlingvo toki pona toki pona en 76 ilustritaj lecionoj.[4]
Instruistoj
- Stano Marček, Zlatko Tišljar – nivelo A1
- Christophe Chazarein, Birke Dockhorn – nivelo A2
- Johannes Mueller, Przemysław Wierzbowski – nivelo B1
- Szabolcs Szilva, Tim Morley – nivelo B2
- Konstantin Tiĥomirov, Bertilo Wennergren – nivelo C1–C2
Verda rabato
Viglan diskuton spronis la 19-an de januaro 2013 artikolo pri SES en Libera Folio, kiu atentigis pri la „kruel-imposto“ nove enkonstruita en la kotiztabelon, laŭ kiu ĉiu viandmanĝanto dum SES devos krompagi unu eŭron tage kompare al la vegetaranoj kaj la veganoj. Peter Baláž, ĉeforganizanto de SES, publike defendis la decidon, kiun li iniciatis kaj anticipe por ĝi serĉis aprobon inter kelkaj pliaj kernaj organizantoj de la aranĝo. Kelkaj unuopuloj reage al la anonco deklaris sian intencon pro la novaĵo ĉu rezigni pri sia partopreno, ĉu male aliĝi kaj ĉeesti la aranĝon.[5] Post kelkaj tagoj, la organizantoj decidis ŝanĝi la nomon de „kruel-imposto“ al „verda rabato“.[6] La novaĵo evidente influis la manĝopreferojn de la partoprenintoj, ĉar preskaŭ du trionoj – nekutime alta kvanto – decidis dum la aranĝa semajno manĝi vegetare (57 %) aŭ vegane (9 %).
Ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.