From Wikipedia, the free encyclopedia
Ruĝa viando en tradicia kuirarta terminaro estas viando kiu estas ruĝa antaŭkuire kaj ne blanka post kuirado. Ruĝa viando estas la viando de plej plenkreskaj mamuloj.
En gastronomio , ruĝa viando estas pli malhelkolora viando, kontraste kun blanka viando. La preciza difino varias laŭ tempo, loko kaj kulturo, sed la viando el plenkreskaj mamuloj kiaj bovoj, ŝafoj, kaj ĉevaloj estas nevarie konsiderata ruĝa, dum tiu de kokoj kaj kunikloj estas nevarie konsiderata blanka. La viando de junaj mamuloj kiaj bovidoj, ŝafidoj kaj porkidoj estas tradicie konsiderata blanka; dum la viando de anasoj kaj anseroj estas konsiderata ruĝa.[1] Ĉasviando estas foje metita en separata kategorio kune (franca: viandes noires — "nigraj viandoj").[2]
Freŝdataj studoj indikis ke la manĝado de ruĝa viando estas riska por la sano, tio povas kaŭzi diversajn formojn de kancero (kiel stomakokancero, urinvezikokancero, intestokancero[3][4][5][6][7] kaj prostatkancero)[8], kormalsanoj[9][10][11], diabeto[12][13], hipertensio[9], artrito[9][14] kaj obezeco[15][16].