Rusio
granda lando en Eŭropo kaj Azio enhavanta precipe ampleksan parton de Orienta Eŭropo kaj Siberion / From Wikipedia, the free encyclopedia
Rusio[1], Rusujo[2] aŭ Ruslando[3] (ruse Россия; la dua oficiala formo de la nomo estas Rusia Federacio, ruse Российская Федерация) estas federacia ŝtato en Azio kaj Eŭropo. Ĝi estas la plej granda ŝtato de la mondo laŭ areo: ĝi kovras ĉirkaŭ naŭonon de la tuta areo de la teraj kontinentoj. Unu kvarono de ĝia teritorio troviĝas en Eŭropo kaj tie loĝas pli ol tri kvaronoj de la loĝantaro. La ĉefurbo estas Moskvo.
Rapidaj faktoj Membreco, Parto de ...
Rusia Federacio | |||
ruse Российская Федерация (Rossijskaja Federacija) | |||
lando | |||
Rusio (teritorio agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj en malhelverda, Krimeo disputita en striata kolorigo) | |||
|
|||
Membreco | |||
---|---|---|---|
Parto de | Eŭropo kaj Azio | ||
Najbaras kun | |||
Grandaj urboj | 10
- Moskvo - Sankt-Peterburgo - Novosibirsk - Jekaterinburg - Niĵnij Novgorod - Samara (urbo) - Kazan - Omsk - Ĉeljabinsk - Rostov-na-Donu | ||
Ĉefurbo | Moskvo | ||
- mezo | Moskvo | ||
- koordinatoj | 55° 45′ 20″ N 37° 37′ 03″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Elbruso | ||
- situo | Granda Kaŭkazo | ||
- alteco | 5 642 m s. m. | ||
Areo | 17 125 191 km² (1 712 519 100 ha) | ||
Loĝantaro | 146 780 700 (2019) | ||
Denseco | 8,57 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 862 | ||
Prezidento | Vladimir Putin | ||
- Ĉefministro | Miĥail Miŝustin | ||
Horzono | UTC+2 al +12 (sen somera tempo) | ||
Telefona antaŭkodo | +7 | ||
ISO 3166-1 | RU | ||
Interreta domajno | .ru, .su, .рф | ||
Monunuo | Rusia rublo (RUB) | ||
Lingvo | rusa kaj multaj aliaj | ||
Situo de la ĉefurbo enkadre de Rusio
| |||
Vikimedia Komunejo: Russia | |||
Retpaĝo: gov | |||
Rusia Esperantista Unio | |||
Fermi
Rusio estas federacia respubliko. La prezidento estas Vladimir Putin kaj la ĉefministro Miĥail Miŝustin (ekde la 16-a de januaro 2020).