Samara (urbo)
urbo en Samara Provinco, centra federacia regiono, Rusujo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Samara (ruse Самара) estas milionurbo en Samara provinco en Rusio. Samara estas la sesa plej granda urbo de la lando kaj estas grava universitata urbo: Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 1 156 659 loĝantoj sur areo de 541 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 138 loĝantoj/km². Samara estas sur maldekstra bordo de rivero Volgo (Волга).
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo. Por samnoma provinco rigardu la paĝon Samara provinco (Rusio). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Samara. |
Rapidaj faktoj Administrado, Ŝtato ...
Samara | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego (dekjaro de 1910–) urbo (1688–) fortreso (1586–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Rusia Federacio | ||||
Regiono | Centra federacia regiono | ||||
Provinco | Samara provinco | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 443000–443999 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 156 659 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 138 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 53° 11′ N, 50° 7′ O (mapo)53.18333333333350.116666666667 [+] | ||||
Alto | 100 m [+] | ||||
Areo | 541 km² (54 100 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Samara [+] | |||||
| |||||
Fermi
Ĝi estis ankaŭ nomata kiel Kujbiŝev (Куйбышев) ekde 1935 ĝis 1990. (Ekzistas ankaŭ la alia urbo Kujbiŝev en Novosibirska provinco en Rusio. Ankaŭ la alia urbo Bolgar en Tatarstano en Rusio antaŭe estis nomata kiel Kujbiŝev.)