komunumo en la departemento Seine-Maritime de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Rueno (france Rouen, prononco aŭskulti) estas la historia ĉefurbo de Normandio kaj de la departemento Seine-Maritime en nordokcidenta Francio, kaj nune la ĉefurbo de administra regiono Normandio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 114 083 loĝantoj sur areo de 21,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 336 loĝantoj/km². Tamen la ĉirkaŭa metropolo Rueno-Normandio, kreita la 1-an de januaro 2015, laŭ statistikaj informoj de 2019 enhavis 499 169 loĝantojn. La teritorio havas komunan limon kun Le Petit-Quevilly, Sotteville-lès-Rouen, Bihorel, Bonsecours, Bois-Guillaume, Canteleu, Darnétal, Déville-lès-Rouen, Le Grand-Quevilly, Mont-Saint-Aignan, Saint-Léger-du-Bourg-Denis kaj Saint-Martin-du-Vivier.
Rueno | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Normandio | ||||
Departemento | Seine-Maritime | ||||
Arondismento | Rouen | ||||
Kantono | ' | ||||
| |||||
INSEE kodo | 76540 [+] | ||||
Poŝtkodo | 76000 • 76100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 114 083 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 5 336 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 27′ N, 1° 6′ O (mapo)49.4430555555561.1025 [+] | ||||
Alto | 10 m [+] | ||||
Areo | 21,38 km² (2 138 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Rouen [+] | |||||
Historie, Rueno estis unu el la plej prosperaj urboj de mezepoka Eŭropo. En Rueno la anglaj trupoj ŝtiparumis Johanan de Arko en 1431.
La preĝejoj, abatejoj kaj aliaj religiaj konstruaĵoj multnombre gajnis al ĝi la kromnomon "Urbo kun cent spajroj"; ĝia katedralo estas unu el la plej altaj en la mondo.
Inter ĉefaj vidindaĵoj estas la Abatopreĝejo Sankta Oveno.
Famaj ruenanoj estis Pierre Corneille (dramisto kaj poeto), Théodore Géricault (pentristo), Gustave Flaubert (verkisto), Maurice Leblanc (verkisto), Charles Nicolle (Nobel-premiito pri Medicino en 1928) kaj Théodore Monod (sciencisto kaj esploristo).
La muzeoj de la urbo estas jenaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.