From Wikipedia, the free encyclopedia
La rubando de la Sinjoro de la Bonfino (portugale fita do Senhor do Bonfim) estas memoraĵo kaj amuleto tradicia de Salvador, ĉefurbo de la subŝtato Bahio, en Brazilo.
Oni kreis la originalan rubandon en 1809, sed ĝi malaperis dum la 1950-a jardeko. Ankaŭ konata kiel medida do Bonfim (mezuro de la Bonfino), ĝia nomo devenas el sia grando, precize 47 centimetroj longe, la sama mezuro de la dekstra brako de la statuo de Jesuo, nomata Sinjoro de la Bonfino, lokata en la ĉefa altaro de la plej fama preĝejo en Bahio. La statuo estis skulptita en Setúbal, Portugalio, dum la 18-a jarcento. La "medida" estis farita el silko, com kun la desegno kaj nomo de la sankto broditaj mane kaj farbita de ora aŭ arĝenta farbo. Oni uzis ĝin kole kiel kolĉeno, de kie oni pendigis medalojn kaj sanktulobildojn, funkciante kiel valuta interŝanĝo: plenumante promeson, la fidelulo portis foton aŭ etan vaksoskulptaĵon reprezentante la korpparto resanigita pro la sanktula helpo (eksvoto). Kiel memoraĵo, la homo akiris unu el tiaj rubandoj, simboligante la eklezio mem.
Oni ne certas kiam la transiro al la hodiaŭa braka rubando okazis, sed dum la 1960-a jardeko la nova rubando jam estis komercita surstrate en Salvador, kiam hipioj aldonis ĝin al sia vestaro. La rubandoj venditaj de kolportistoj ĉirkaŭ la Preĝejo de la Sinjoro de la Bonfino kutime estas ŝnurfiksita al la loka krado, kiel memorilo kaj pruvo de vizito de la kredulo al tiu katolika templo.
Farita hodiaŭe el kotono kaj vendita diverskolore kun la fama frazo "Lembrança do Senhor do Bonfim da Bahia" (Memoraĵo de Sinjoro de la Bonfino), la rubando havas trajton, kiu malmultaj homoj konas: ĉiu koloro simbolas Oriŝaon (de kandombleo, afrikdevena religio), malgraŭ la katolika heredo.[1] Malhela verda por Oŝosio, hela bluo por Jemaja, flava por Oŝumo. Ĉia rubando havas simbolan, estetikan kaj spiritan reprezenton, kutimaj el la afrikaj devenoj kaj la sinkretismo de Bahio.
En la popola tradicio, superstiĉa kaj folklora, la rubando de Sinjoro de la Bonfino estas ĉirkaŭvolvita dufoje en la manartiko, kaj ŝnurfiksita kun tri bantoj. Oni mense petas ion antaŭ ĉiu bantigo, kaj sekrete tenas ĝin ĝis la natura disfalo de la rubando, kiu signifas, ke la tri petoj estis plenumigitaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.