Rozario
romkatolika preĝo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La rozario estas populara preĝo inter katolikoj kaj sanktuloj. Kvankam preĝado per globetaro inter katolikaj kaj ortodoksaj kristanoj estas tradicio antikva, la moderna katolika rozario, evoluinte ekde la 13-a jarcento, estis disvastigita de la dominikanoj en la 15-a jarcento. La jena artikolo pritraktas ĉi tiun rozarion.
La preĝo konsistas de parto voĉa kaj parto mensa:
-
En la parto mensa oni meditas pri unu el la 20
misteroj de la vivo de Maria kaj
Jesuo.
Post la meditado sekvas la parto voĉa: oni preĝas unu
Pater Noster -on (ĉe la
granda aŭ aparta globeto -- globeto B en la bildo) kaj tiam dek
Ave Maria -ojn (ĉe la dek
malgrandaj globetoj -- la globetoj de A en la bildo). Ĉiu globeto havas propran
preĝon kaj oni moviĝas ronde de la globetaro, globeto post globeto.
Ĉi tio estas la esenca rozario, sed ĉiu lando kaj epoko variigas ĝin kun aldonaĵoj, precipe kun komencaj kaj finaj preĝoj.
Ekzemple, en la usona vario, oni diras (vidu la bildon ĉisupre):
la kruco (#1) krucosignas, dirante Signum Crucis
Symbolum Apostolorumglobeto (#2) globeto (#3) globeto (#4) globeto A globeto B meditas pri misteron
Pater Nosterglobeta dekopo A Ave Maria
kaj post la dek Ave-oj, unu Gloria Patrila agrafo la kruco (#1) krucosignas, dirante Signum Crucis
Post la Gloria Patri, iuj diras ankaŭ la O Bone Jesu, preĝo kiu devenas de la apero de Maria ĉe Fatima.