From Wikipedia, the free encyclopedia
Ave Maria (latine por "Saluton, Maria") estas la plej populara preĝo al Sankta Maria en la Latina Eklezio. En Esperanto, oni nomas ĝin ankaŭ Saluton Maria aŭ Anĝela Saluto.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Ave Maria (Florido) kaj Projekto Ave Maria. |
Jen la teksto uzata de okcidentaj kristanoj:
Saluton, Maria, gracoplena,
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.
Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto.
Amen.[1]
En la latina lingvo:
Ave Maria, gratia plena,
Dominus tecum.
Benedicta tu in mulieribus,
et benedictus fructus ventris tui, Iesus.
Sancta Maria, Mater Dei,
ora pro nobis peccatoribus
nunc et in hora mortis nostrae.
Amen.
Tiu preĝo estas bazita sur la Biblio, la Evangelio laŭ Luko 1,28, en kiu la ĉefanĝelo Gabriel diras al Maria, "Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi." (Tial la preĝo ankaŭ nomiĝas "la anĝela saluto".) Kaj poste, en Luko 1,42-43, Sankta Elizabeto diras al Maria: "Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro. Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi?" (Tiu esprimo "la patrino de mia Sinjoro" samas al la "Dipatrino" de la preĝo).
La preĝo kreskis tra la jarcentoj de la simpla voko "Saluton, Maria" en la 5-a jarcento al la nuna formo de la 15-a jarcento. Ĝi estis popularigita per la rozario.
Multaj komponistoj bazis muzikan verkon sur ĉi tiu preĝo kaj komponis aranĝoj al ĝi. Unu el la plej famaj kombinas melodion de Charles Gounod kun preludo en C majoro (BWV 846) de Johann Sebastian Bach. La samtitola kanto de Franz Schubert, aliflanke, ne havas la tekston de la preĝo sed poemon de Walter Scott, en germana traduko de Adam Storck.
En la bizanca rito ekzistas simila preĝo, kiu komencas per la vortoj «Θεοτόκε Παρθένε, χαῖρε» (Dinaskintino Virgulino, ĝoju).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.