From Wikipedia, the free encyclopedia
Rope estas usona psikologia krimfilmo de 1948 reĝisorita kaj produktorita de Alfred Hitchcock, en kiu stelulas James Stewart. Ĝi estis bazita sur samnoma teatraĵo de 1929 fare de Patrick Hamilton. La filmo estis adaptita de Hume Cronyn per scenaro de Arthur Laurents.[1]
Rope | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Rope |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1948, 23 aŭg. 1948, 26 aŭg. 1948, 25 sep. 1948 |
Ĝenro | suspensa filmo, krimsuspensfilmo, samseksemeca filmo, filma dramo |
Kameraado | Joseph A. Valentine, William V. Skall |
Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock |
Produktisto(j) | Sidney Bernstein, Baron Bernstein • Alfred Hitchcock • Sidney Norman Bernstein |
Scenaro | Arthur Laurents • Hume Cronyn • Ben Hecht • Patrick Hamilton |
Loko de rakonto | Nov-Jorko |
Muziko de | David Buttolph |
Rolantoj | James Stewart • John Dall • Farley Granger • Joan Chandler • Constance Collier • Cedric Hardwicke • Edith Evanson • Douglas Dick • Alfred Hitchcock • Dick Hogan |
Produktinta firmao | Transatlantic Pictures Warner Bros. |
IMDb | |
La filmo estis produktorita de Hitchcock kaj de Sidney Bernstein, kiel la unua el la produktoj de Transatlantic Pictures. Stelulis James Stewart, John Dall kaj Farley Granger, kaj tiu estis la unua el la filmoj de Hitchcock realigita per tekniko Technicolor,[2] kaj famis pro agado okazanta en reala tempo kaj estanta eldonita tiel ke ĝi ŝajnas unusola filmero pro la uzado de longdaŭraj filmeroj.[3] Ĝi estas la dua filmo de Hitchcock kun "limigita spaco", el kiuj la unua estis Lifeboat.[4] La originala teatraĵo ŝajne estis inspirita de la real-viva murdo de 14-jaraĝa Bobby Franks en 1924 fare de studentoj de la Universitato de Ĉikago nome Nathan Leopold kaj Richard Loeb.
La intrigo rakontas la historion de du junaj intelektuloj, luditaj de Dall kaj Granger, kiuj murdas unu el siaj amikoj en apartamento en Manhatano. Ili faras tion por montri, ke eblas fari la perfektan murdon. Poste ili organizas feston al kiu ili invitas la gepatrojn de la viktimo same kiel ilian iaman instruiston, ludita de Stewart. Dum la vespermanĝa festo ili fanfaronas pri sia krimo kaj levas la suspekton fare de la instruisto kiu finfine eksponas ili kaj alvokas la policon. La filmo estas fama pro la ŝajno ke ĝi estas farita per nur unu longdaŭra filmero sen ŝanĝo de la kameraa angulo. Ĝi estas fama pro la inkludo de samseksema rilato inter la du junaj intelektuloj en epoko kiam samseksemo estis rare menciita en filmoj aŭ ĝenerale en usona popolkulturo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.