Ronald Fisher
brita biologo, statistikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sir Ronald Aylmer FISHER RSL[1] (17a de Februaro 1890 – 29a de Julio 1962) estis brita polimato aktiva kiel matematikisto, statistikisto, biologo, genetikisto, kaj akademiano.[2] Pro sia laboro en statistiko, li estis priskribita kiel "genio kiu preskaŭ sole kreis la fundamentojn por la moderna statistika scienco"[3] kaj "la sola plej grava figuro en la statistiko de la 20-a jarcento".[4] En genetiko, lia laboro uzis matematikon por kombini Mendelan genetikon kun la natura selektado; tio kontribuis al la revivigo de darvinismo en la revizio de la komenco de la 20-a jarcento de la teorio de evolucio konata kiel moderna sintezo. Pro siaj kontribuoj al biologio, Fisher estis nomita "la plej granda el la posteuloj de Darwin".[5]
Rapidaj faktoj Persona informo, Memorigilo ...
Ronald Fisher | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1890 (1890-02-17) en East Finchley |
Morto | 29-an de julio 1962 (1962-07-29) (72-jaraĝa) en Adelajdo |
Mortokialo | Kojlorektuma kancero |
Tombo | St Peter's Cathedral (en) 34.91289 °S, 138.598 °O / -34.91289; 138.598 (mapo) |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Kembriĝo (1909–1912) Lernejo Harrow (1904–1909) Kolegio Gonville kaj Caius |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Ruth Eileen Guinness (en) (1917–) |
Infano | George Fisher Fisher (en) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto astronomo statistikisto genetikisto biologo |
Fermi