From Wikipedia, the free encyclopedia
La rombokub-okedro aŭ malgranda rombokub-okedro aŭ laterotranĉita kubo aŭ laterotranĉita okedro estas pluredro, arkimeda solido kun 8 triangulaj kaj 18 kvadrataj edroj. Estas 24 identaj verticoj, kun unu triangulo kaj tri kvadratoj kuniĝantaj je ĉiu. 6 el 18 kvadratoj komunigas nur verticojn kun la trianguloj. La aliaj 12 kvadratoj komunigas laterojn kun la trianguloj. La pluredro havas okedran simetrion kiel kubo kaj okedro. Ĝia duala pluredro estas deltosimila dudekkvaredro aŭ trapeza dudekkvaredro, kvankam ĝiaj edroj ne estas veraj trapezoj.
Malgranda rombokub-okedro | |
Pliaj nomoj | Laterotranĉita kubo Laterotranĉita okedro |
Klaku por rigardi turnantan bildon | |
Vertica figuro | 3.4.4.4 |
Bildo de vertico | |
Bildo de reto | |
Simbolo de Wythoff | 3 4 | 2 |
Simbolo de Schläfli | |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Indeksoj | U10 C22 W13 |
Simbolo de Bowers | Sirco |
Verticoj | 24 |
Lateroj | 48 |
Edroj | 26 |
Edroj detale | 8{3}+(6+12){4} |
χ | 2 |
Geometria simetria grupo | Oh |
Duala | Deltosimila dudekkvaredro |
Bildo de duala | |
La nomo rombokub-okedro referas al tiu fakto ke 12 el la kvadrataj edroj kuŝas en la samaj ebenoj kiel la 12 edroj de la romba dekduedro kiu estas duala al la kubokedro.
Ĝi estas ankaŭ laterotranĉita kubo aŭ laterotranĉita okedro kiel rezulto de laterotranĉaj operacioj de la regula kubo aŭ la regula okedro.
La areo A kaj la volumeno V de la rombokub-okedro de randa longo a estas:
Karteziaj koordinatoj de verticoj de rombokub-okedro centris je (0,0,0) kun latera longo 2 estas ĉiuj permutoj de
Rombokub-okedro sekcita en du kvadratajn kupolojn kaj centra oklatera prismo. Turno de unu kupolo kreas la pseŭdo-rombokub-okedron. |
Du formoj kun la sama vertica figuro: 3.4.4.4 |
Estas tri paroj de paralelaj ebenoj ĉiu el kiuj ebenoj sekcas la rombokub-okedron tra ok lateroj. La sekcaĵo havas formon de regula oklatero. Se distranĉi la rombokub-okedro samtempe per du ĉi tiaj paralelaj ebenoj do rezultiĝas oklatera prismo kun regulaj edroj kaj du kvadrataj kupoloj. La eroj povas esti rekunigitaj kun turno de unu kupolo je 45 gradoj kaj doni la alian pluredron - plilongigitan kvadratan turnodukupolon kiu havas simetrion de kvadrata kontraŭprismo. En ĉi tiu pluredro la verticoj estas ĉiuj loke la samaj kiel tiuj de rombokub-okedro, kun unu triangulo kaj tri kvadrata konferenco je ĉiu, sed ili ne estas identaj kun konsidero de la tuta pluredro.
La linioj laŭ kiu kubo de Rubik povas esti turnita estas topologie identaj, al la ebenoj de distranĉo de rombokub-okedro. Estadas, variantoj de la kubo de Rubik kun la sama ena mekanismo sed kun ekstero simila la rombokub-okedro.
La rombokub-okedro estas uzata en tri unuformaj spaco-enspacantaj kahelaroj: la laterotranĉita kuba ĉelaro, la edroverticotranĉita kuba ĉelaro kaj la edrotranĉita alternita kuba ĉelaro.`
La rombokub-okedro komunigas sian situon de verticoj kun tri stelaj unuformaj pluredroj: la steligita senpintigita sesedro, la malgranda rombo-sesedro kaj la malgranda kubokubo-okedro.
Steligita senpintigita sesedro |
Malgranda rombo-sesedro |
Malgranda kubokubo-okedro |
La pluredro en la portreto de Luca Pacioli estas rombokub-okedra glaso duono-plenigita per akvo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.