From Wikipedia, the free encyclopedia
Rodrigo (HWV 5) estas opero en tri aktoj komponitaj de George Frideric Handel. Ties origina titolo estis Vincer se stesso è la maggior vittoria ("Venki super si mem estas la plej granda venko"). La opero estas bazita sur la historia figuro de Rodrigo, nome la lasta reĝo de Visigotoj en Hispanio. La libreto estis bazita sur la verko de Francesco Silvani nome II duello d'Amore e di Vendetta ("La konflikto inter amo kaj venĝo").[1] Datita el 1707, ĝi estis la unua opero de Handel verkita por ludado en Italio, kaj la premiero okazis en Florenco fine de 1707.[2]
Rodrigo | |
---|---|
drama muzika verko | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | itala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 18-a jarcento |
Ĝenro | opero |
La opero estis revivigita en 1984, en Innsbruck. Perdita fragmento el la 3a Akto estis trovita en 1983, kaj pli kompleta produktado estis farita de la "Handel Opera Society" estrite de Charles Farncombe en la "Sadler's Wells Theatre" en Londono en 1985.[3] Inter aliaj ludadoj, Rodrigo estis prezentita en Karlsruhe en 1987,[1] en la "Handel Festival", de Halle en 2002[4] kaj en la Internacia baroka opero festivalo, Beaune, Francio, en 2018.[5]
La opero disvolvigas intrigon kiu miksas la aferojn pri la sukcedo fare de Rodrigo post lia antaŭanto kaj komploto de nobeloj por la venonta sukcedo kun la aferoj pri la amrilatoj. Rodrigo havis amaferon kun Florinda kaj petas venĝon, dum la edzino de Rodrigo, nome Esilena, intencas pacon. Finfine Rodrigo kaj Esilena iras al ekzilo kaj Evanco ascendas al la trono, kaj li edziĝas al Florinda.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.