usona biokemiisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert William HOLLEY (28a de Januaro, 1922 – 11a de Februaro, 1993) estis usona biokemiisto. Li kunhavis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino en 1968 (kun Har Gobind Khorana kaj Marshall Warren Nirenberg) ĉar ili priskribis la strukturon de alanintransiga RNA, ligante DNA kaj proteina sintezo.
Robert W. Holley | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de januaro 1922 en Urbana | ||||
Morto | 11-an de februaro 1993 (71-jaraĝa) en Los Gatos | ||||
Mortis per | Pulma kancero vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Urbana • Los Gatos vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign Urbana High School (en) Universitato Cornell - organika kemio (–1947) Weill Cornell Medicine (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biokemiisto kemiisto vd | ||||
Laborkampo | Biokemio kaj kemio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Holley naskiĝis en Urbana, Ilinojso, kaj gradiĝis el la Urbana altlernejo en 1938. Li studs kemion en la Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign, kaj gradiĝis en 1942 kaj komencis siajn FD studojn en organika kemio ĉe la Universitato Cornell. Dum la Dua Mondmilito Holley pasigis du jarojn laborante kun la Profesoro Vincent du Vigneaud en la Medicina Kolegio de la Universitato Cornell, kie li eniris en la unua kemia sintezo de penicilino. Holley kompletigis siajn doktorigajn studojn en 1947.[1][2][3]
Post siaj gradigaj studoj Holley restis asocia kun Cornell. Li iĝis helpoprofesoro de organika kemio en 1948, kaj estis nomumita Profesoro de Biokemio en 1962. Li komencis sian esploradon pri RNA post pasigi sabatan jaron (1955–1956) studante kun James F. Bonner en la Kalifornia Instituto de Teknologio.
La strukturo de la alanina t-RNA estis kompletigita en 1964,[4][5] kaj tio estis ŝlosila malkovro por klarigi la sintezon de proteinoj el mesaĝa RNA. Ĝi estis ankaŭ la unua nukleotida sekvenco de RNA iam determinita. Holley ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino en 1968 pro tiu malkovro,[6] kaj ankaŭ Har Gobind Khorana kaj Marshall W. Nirenberg ricevis la saman premion tiun jaron pro kontribuoj al la kompreno de la proteinsintezoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.