From Wikipedia, the free encyclopedia
La ringofoko, ringopuso (Pusa hispida aŭ Phoca hispida), konata ankaŭ kiel ocelfoko kaj kiel necik aŭ nattiq fare de Inuitoj, estas senorela foko (familio: Focedoj) kiu loĝas en Arkto kaj en ĉearktaj regionoj. La ringofoko estas relative malgranda foko, rare pli granda ol 1.5 m en longo, kun distingiga bildomodelo de malhelaj makuloj ĉirkaŭataj de helgrizaj ringoj, de kie venas ties komuna nomo. Ĝi estas la plej abunda kaj kun plej ampleksa teritorio inter glacifokoj en la norda hemisfero: kun teritorio tra la Arkta Oceano, en la Beringa Maro kaj la Oĥotska Maro tiom for sude kiom ĝis la norda marbordo de Japanio en la Pacifiko, kaj tra marbordoj de la Norda Atlantiko de Gronlando kaj en Skandinavio tiom for suden kiom ĉe Novtero. La specio enhavas du nesalakvajn subspeciojn en norda Eŭropo. Ringofokoj estas unu el unuarangaj predoj de polusaj ursoj kaj estis granda komponanto de la dieto de indiĝena popolo de Arkto.
La strukturo de la kranio de la Kaspia foko sugestas, ke ĝi estas tre proksime rilataj al la Bajkala foko. Krome, la morfologiaj strukturoj de ambaŭ specioj sugestas, ke ili descendis el la ringofoko, kiu migris el pli grandaj akvejoj antaŭ ĉirkaŭ du milionoj da jaroj.[1]
La populacioj vivantaj en malsamaj lokoj evoluis al apartaj subspecioj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.