argentina verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Ricardo GÜIRALDES (Bonaero, 13a de februaro 1886 - Parizo, 8a de oktobro 1927) estis argentina romanisto kaj poeto.
Ricardo Güiraldes | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-an de februaro 1886 en Bonaero | |
Morto | 8-an de oktobro 1927 (41-jaraĝa) en Parizo | |
Mortis per | Limfomo vd | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Argentino vd | |
Alma mater | Colegio Nacional de Buenos Aires (en) Instituto Libre de Segunda Enseñanza (en) vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Gefratoj | Dolores Güiraldes (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto vd | |
Aktiva dum | 1913– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jam infanaĝe, li vivis en Eŭropo, konis aliajn lingvojn ĉefe la francan, kaj poste revene en Argentino, kontaktis kun la kamparana vivo ekzemple de gaŭĉoj, kio poste venos al lia verkaro, kaj ĉefe en Raucho kaj en Don Segundo Sombra. Post multa veturado, diboĉado en Parizo kaj reveno al Bonaero, en 1913 li edziĝis kun Adelina del Carril, de riĉa familio. Li ekverkis kuraĝigita de la edzino kaj de Leopoldo Lugones. Tiel li publikigis Cuentos de muerte y de sangre kaj El cencerro de cristal en 1915, sed ne atingante sukceson. Poste li veturis tra Karibio, denove al Parizo, kaj en 1922 al Hispanio, kie li ŝanĝis sian vivon kaj interesiĝis pri teozofio kaj filozofio. En 1926 li finigis Don Segundo Sombra kaj la venontan jaron mortis pro kancero.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.