From Wikipedia, the free encyclopedia
La República de los Niños (hispane Respubliko de Infanoj) estas eduka parko en Manuel Gonnet, Provinco Bonaero. Ĝi estas konsiderata la unua temparko de Ameriko kaj reproduktas konglomeraĵon kaj urban kaj ruran en skalo kongrua kun infanoj 10jaraĝaj, kun la institucioj korespondaj al la demokratia sistemo: nome parlamento, registarejo, kaj justicpalaco, krom preĝejo, haveno, teatro, flughaveno, restoracioj, hoteloj ktp.[1]
República de los Niños | ||
---|---|---|
tema parko [+] | ||
Lando | Argentino | |
Regiono | Provinco Bonaero | |
Situo | Bonaero | |
- koordinatoj | 34° 53′ 17″ S, 58° 1′ 17″ U (mapo)-34.887917-58.021361 [+] | |
República de los Niños | ||
Vikimedia Komunejo: República de los Niños [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Ĝi estis konstruita de la Investinstitucio de la Provinco Bonaero en 50 hektaroj de bieno kiu apartenas al la golfejo «Swift Golf Club» kaj inaŭgurita la 26-an de novembro 1951 fare de la prezidento Juan Domingo Perón.[1] Ties arkitektura simileco kun Disneyland permesis la aperon de urba mito, kio asertas, ke Walt Disney inspiriĝis en tiu parko por fondi kelkajn jarojn poste tiun parkon en Kalifornio.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.