Red Bull
From Wikipedia, the free encyclopedia
Red Bull estas marko de energitrinkaĵoj kreita kaj posedata de la aŭstra firmao Red Bull GmbH. Kun merkatparto de 43%, ĝi estas la plej populara energitrinkaĵa marko laŭ datumoj de 2020,[1] kaj la tria plej valora refreŝigaĵa marko post Coca-Cola kaj Pepsi.[2] Post ĝia lanĉo en 1987, pli ol 100 mil milionoj da ujoj da Red Bull estas venditaj tutmonde,[3] kaj 12 mil milionoj en 2023.[4]
Red Bull | ||
---|---|---|
registrita marko • drink brand • energitrinkaĵo vd | ||
Dum | 1987 - nekonata/nuntempe | |
Lando | Aŭstrio | |
Partoprenanta | karbonata akvo • sukero • kafeino • taŭrino vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La trinkaĵo komence estis havebla nur en unu neŭtrala gusto, kiun oni vendis en alta kaj maldika, arĝentkolora kaj blua ujo kaj kun la nomo Red Bull Energy Drink, sed pluraj variaĵoj aldoniĝis dum ĝia historio. Ĝia slogano, "Red Bull donas al vi flugilojn",[5] estas konsiderata unu el la plej popularaj kaj memoreblaj reklamsloganoj en la mondo.[6] Anstataŭ tradicia reklamstrategio, Red Bull diskonigis sin per kreo de "markmito"[7][8] pere de firma-posedataj eventaroj de ekstremaj sportoj, interalie la Monda Serio de Klifa Plonĝado de Red Bull, la Flugokuro de Red Bull, Red Bull Crashed Ice kaj spektaklaj akrobataĵoj kiel la projekto de "kosma paraŝutado" Stratos.[9] Krom sportaj serioj, la reklamado de Red Bull inkludas posedon de pluraj sportaj teamoj, rekomendojn de famuloj, kaj muzikon pere de la muzikeldonejo Red Bull Records.[10]
Red Bull deriviĝis de simila trinkaĵo, Krating Daeng, inventita en Tajujo de la farmakologo Chaleo Yoovidhya. Farante negocon en Tajujo, la aŭstra aferisto Dietrich Mateschitz aĉetis ujon da Krating Daeng, kiu laŭ liaj asertoj solvis lian horzonozon. Mateschitz partneriĝis kun Yoovidhya kaj formulis produkton pli adaptitan al okcidentanaj gustoj, interalie kun karbondioksido.[11] En 1984, ili kunfondis Red Bull GmbH en Fuschl am See, Salcburgio, Aŭstrujo.[12] Per la nomo de la marko, Mateschitz aludis al Krating Daeng: en la angla, red signifas "ruĝa" kaj bull estas "virbovo", dum en la taja, daeng signifas "ruĝa", kaj krating estas "gaŭro". En 1987 la firmao vendis la unuan ujon da Red Bull en Aŭstrujo. Red Bull kaj Kraeting Daeng ambaŭ uzas la saman marksimbolon, ruĝajn virbovojn antaŭ flava suno, dum ili reklamas siajn produktojn aparte kaj en tajaj kaj en eksterlandaj merkatoj.