Energitrinkaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Energitrinkaĵo estas trinkaĵo, plej ofte senalkohola, kiu laŭ indiko de la produktisto havas ekscitan efikon al la trinkinto, kaŭzatan de stimula substanco, plej ofte kafeino. Tiu ekscito, kvankam reklamata kiel "energio", ne rilatas al nutra energio. Ili povas enhavi aŭ ne enhavi bobeliĝan karbondioksidon, sukeron, aliajn dolĉigilojn, aŭ herbajn ekstraktaĵojn, inter multaj aliaj ingrediencoj.
Energitrinkaĵoj estas parto de la pli granda aro energiaj nutraĵoj, kiu inkludas ankaŭ manĝetojn kaj ĝelojn. Ili estas distingendaj de sportaj trinkaĵoj, kiujn oni reklamas kiel plibonigiloj de sporta kapablo. Estas multaj specoj kaj markoj de energitrinkaĵoj.[1][2]
Energitrinkaĵoj liveras la efikojn de kafeino kaj sukero. Estas mulmultaj pruvoj aŭ neniu pruvo ke la tre diversaj aliaj ingrediencoj havas efikon.[3] La efikoj de energitrinkaĵoj al kognaj kapabloj, ekzemple plibonigo de atento kaj plirapidigo de reagoj, plejparte okazas pro la enesto de kafeino.[4]
La reklamado de energitrinkaĵoj ofte supozigas, ke ili plibonigas muskolan forton kaj eltenemon, sed sciencaj esploroj ne klare subtenas tiajn pretendojn.[5] Multaj sanriskoj havas rilaton kun energitrinkaĵoj - ekzemple, vundiĝoj estas pli oftaj kiam oni konsumas ilin samtempe kun alkoholo, kaj troa aŭ multfoja konsumado povas estigi korajn kaj psikajn malsanojn.[6][7][8] Populacioj en risko de malbonaj efikoj de energitrinkaĵoj estas, interalie, junuloj, kafein-naivuloj kaj kafein-delikatuloj, graveduloj, altnivelaj sportistoj, kaj homoj kun kardiovaskula malsano.[9]