usona aktorino From Wikipedia, the free encyclopedia
Rebecca Jane Pearch (Santa Rosa (Kalifornio); 29a de aŭgusto 1959), konata kiel Rebecca De Mornay, estas usona aktorino de kino kaj televido. Ŝi estas populare konata pro sia ludado en horofilmoj The Hand That Rocks the Cradle (La mano kiu lulas la lulilon) kaj Mother's Day (Patrina tago).
Rebecca De Mornay | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Rebecca De Mornay | |||||
Naskonomo | Rebecca Jane Pearch | ||||
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1959 (65-jaraĝa) en Santa Rosa | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Instituto de Teatro kaj Kino Lee Strasberg Summerhill vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Wally George (en) vd | ||||
Patrino | Julie Eager (en) vd | ||||
Gefratoj | Jonathan De Mornay (en) vd | ||||
Edz(in)o | Bruce Wagner (en) (1986–1990) vd | ||||
Amkunulo | Bruce Wagner (en) Leonard Cohen Tom Cruise (1983–1985) Patrick O'Neal (en) (1995–2002) vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro teatra aktoro televida aktoro aktoro filmproduktoro vd | ||||
Laborkampo | Kina aktorado kaj kinfarado vd | ||||
Aktiva dum | 1981– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Usondevena, ŝi edukiĝis en Eŭropo, kaj poste ekstudis aktoradon en la Instituto Lee Strasberg, en Los-Anĝeleso, kaj metilernis en la studoj de Francis Ford Coppola. Ŝi aktorinis en la filmo de 1983 Risky Business, protagonistigita de juna kaj tiam preskaŭ nekonata Tom Cruise, kiu ege sukcesis en biletvendado. Ŝi tie ludis la rolon de juna prostituino kiu muntas sian negocon en la domo de Cruise, dum liaj gepatroj forestas.
En la sekvaj jaroj ŝi partoprenis en filmoj kun Jon Voight en Runaway Train, kaj kun Kurt Russell en Backdraft. Kun la franca reĝisoro Roger Vadim refilmis Et Dieu... créa la femme (Kaj Dio… kreis la virinon, 1956), filmo kiu iam famiĝis Brigitte Bardot.
Ŝia sekva laboro estis la trilero The Hand That Rocks the Cradle (La mano kiu lulas la lulilon), en kiu ŝi ludas la rolon de revenĝema infanvartistino kiu havas fidon de la patrino de la vartata bebo, kaj poste agadas neatendite. La sukceso de tiu filmo metis ŝin en roloj de "maliculino" aŭ ambiguulino. Tiukadre ŝi ludis la misteran rolon de Milady en The Three Musketeers (1993) kaj erotikan trileron Never Talk to Strangers kun Antonio Banderas.
Ŝi ludis ankaŭ en televido kaj teatro.
Ŝi edziniĝis dufoje. Unue por mallonge. Due kun Patrick O'Neal, filo de la aktoro Ryan O'Neal, kun kiu ŝi havas du filojn: Sofia (1997) kaj Veronica (2001). Ŝi divorcis en 2002. Ŝi havis ankaŭ rilaton kun la kantisto Leonard Cohen.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.