Ramlat as-Sabatajn
dezerto en Suda Arabio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ramlat as-Sabatajn[1] (arabe رملة السبعتين, latinliterigo laŭ sistemo DMG Ramlat as-Sabʿatain; ankaŭ nomata Ramlat es-Sayhad resp. Ramlat as-Sajhad, estas dezerta regiono en la norda parto de centra Jemeno. La dezerto etendiĝas de la urbo Marib okcidente ĝis la regiono Hadramaut oriente.[2] Norde de la dezerto Ramlat as-Sabatajn limas la dezerto Rub-al-Ĥalo, la plej granda sabla dezerto de la tero.
La transira zono de la flankaj montoj ĝis la dezerta ebenaĵo estas stepaj teritorioj, en kiuj kreskas akacioj kaj dornaj arbustoj kaj kiuj estas idealaj vivejoj de dromedaroj. Tiuj bestoj pro sia relative facila aldomigo kaj sekva homa uzo por transporto de kargoj jam al la loĝantoj de la antikva reĝlando Ŝeba estis signifa helpo atingi kaj sekurigi ekonomian prosperon. Ankoraŭ nuntempe la lokaj dromedaroj estas grava parto de la jemena kulturo. En la dezerta ebenaĵo mem pro la altaj temperaturoj de ĝis 50 celsiusaj gradoj kaj la tipa manko de akvo apenaŭ vivas vegetaĵoj.