genro From Wikipedia, the free encyclopedia
La akacio (latine Acacia) estas genro de la papiliofloraj plantoj. En ĝi estas pli ol 1200 specioj.
Akacio | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
foliaro kaj floroj de Acacia melanoxylon | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj | ||||||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Akacioj estas falfoliaj arboj aŭ arbedoj, ĉefe en Aŭstralio. La plimulto de la specioj kreskas en Afriko kaj kreskigas pikajn dornojn kaj pro tio en la angla lingvo nomiĝas kiel "dornarboj". La esprimo akacio estas ofte uzata por robinio, kio estas tute erara. Ambaŭ genroj Acacia kaj Robinia ne interkruciĝas. Ili apartenas nur al la sama familio, al la fabacoj.
La akacioj estis plantitaj jam en la malnova Egiptio kiel ornamplantoj.
Akacio havas aŭ pare pinatajn foliojn aŭ filokladiumon (platforman petiolon).
La etaj floroj, de malhelflava ĝis blanka, sidas dense en globforma aŭ cilindra spiko. Ili ofte ellasas fortan odoron kaj produktas multan polenon, kiu la mielabelojn altiras. La frukto konsistas el rondaj aŭ plataj guŝoj. La semoj estas longdaŭre vikapablaj, kelkaj – precipe en Aŭstralio – bezonas fajron, por povi ekĝermi.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.