sinteza celuloza fibro From Wikipedia, the free encyclopedia
Rajono[1][2] estas speco de celuloza fadeno, aŭ teksaĵo farita el tia fadeno.[3]
Ĉi tiu artikolo temas pri fadena materialo produktata el celulozo. Por administracia unuo je malalta niveo en certaj landoj rigardu la paĝon Rajon. |
La rajono estas teksaĵo farita el celulozaj fadenoj. Ekzistas diversaj specoj de rajona fadeno: kelkaj imitas la senton kaj molecon de silko, lano, aŭ lino; la silkeca rajono ofte komerce nomiĝas artefarita silko.
Rajono estas uzata por fari vestaĵojn kaj por aliaj celoj.
La rajono estas produktita el naturaj fontoj de celulozo — ekzemple, ligno aŭ aliaj plantaĵoj. Por fari rajonon, oni solvas la celulozon en akvon. Pluraj metodoj ekzistas por tiu solvado; unu metodo uzas alkalon kaj karbonan sulfidon. Tia solvaĵo nomiĝas viskozaĵo[4] aŭ viskozo[5].
Poste, oni precipitas la rajonajn fibrojn per neorganika acido, ekzemple sulfura acido. La precipititaj fibroj estas streĉitaj kaj kuntorditaj en fadenojn por teksado.
La rajonon inventis la franca sciencisto Hilaire de Chardonnet (1838–1924).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.