From Wikipedia, the free encyclopedia
Rajdo de la reĝoj (ĉeĥe: Jízda králů) estas moraviaslovaka kaj hanakia popola kutimo, specifa aspekto de reĝemaj solenoj foje disvastigitaj tra la tuta Ĉeĥio, kunigita plimulte kun kristana festo dum pentekostoj. Ekde la jaro 2011 ĝi estas enskribita fare de organizaĵo UNESCO en liston de Majstroverkoj de la buŝa kaj nemateria heredaĵo de la homaro.[1] Garantianto de prilaborado de l' indikoj pri la rajdo de la reĝoj estas Nacia instituto de popola kulturo en Strážnice.
Rajdo de la reĝoj | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
Rajdo de la reĝoj en Vlčnov | ||
Lando | Ĉeĥio | |
Regiono | Moravia Slovakio | |
Tipo | nemateria heredaĵo de la homaro de Unesko | |
Kriterioj | ||
Fonto | ||
Registra historio | ||
Registrado | 2011 (n.k. sesio) | |
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. | ||
La plej populara, ankaŭ dank' al artistoj kiel estis Joža Uprka, oni rajdas ĉiujare en moraviaslovaka Vlčnov. En Dolňácko oni rajdas en Skoronice ĉe Kyjov okaze de kyjova Moraviaslovaka jaro ekde la jaro 1921 reprezentante organizaĵojn de Sokol de Karel Kozánek, poste en lokoj kiel Kunovice, Hluk, Kyjov kaj pluaj. En Kunovice oni aranĝas la rajdon ĉiun duan jaron kaj ĉiujn tri jaroj aranĝas ĝin enkadre de siaj solenoj de Dolňácko urbo Hluk. En Hanakio tio estas Doloplazy aŭ Chropyně, en kiu ĝi nomiĝas "Rajdo de reĝo Ječmínek", renovigita ĝi estas ankaŭ en hanakia urbo Kojetín. La rajdo estis revivigita ankaŭ en Hroznová Lhota, kie en la 1990-aj jaroj rajdis ĝin kelkfoje eĉ knabinoj.
En aliaj eŭropaj regionoj ekzistas similaj solenoj, kiuj havas sian diversan historian devenon kaj diferenciĝas ankaŭ nomoj, kiel: rajdo de krucistoj (křižerjo) en Luzacio, rajdo sur semitaĵo en Aŭstrio kaj Bavario, paska rajdo en Pollando, sessonorigado en svislanda Zuriko. La rajdo de la reĝoj ligas al tradiciaj kamparanaj kutimoj kiel estas printempa tranĉado de herbejo, foriro de varbitoj ktp.
Similaj estas ankaŭ kutimoj de la komenco de somero kunigitaj kun elekto de reĝo kaj reĝino disvastigita en granda parto de Eŭropo: ĉe slavoj (rusalje), Germanio (Pfingstl), Skandinavio, en Francio kaj en Anglio (May Queen, Jack in the Green, Jack o' Lent).[2]
Hodiaŭ la tradicioj de la rajdo de la reĝoj reviviĝas en vico da municipoj de moraviaslovaka regiono, antaŭ la 2-a mondmilito oni rajdis en preskaŭ ĉiu vilaĝo.
La estiĝo estas neklara kaj okupiĝis per ĝi jam etnografoj en la 19-a jarcento. La rajdo verŝajne estiĝis devene el reĝaj ceremonioj, aŭ el paskaj procesioj, kiuj havas jam devenon en paganaj klopodoj certigi riĉan rikolton sur la kampoj de ia publika rajdado sur ĉevaloj, ĉirkaŭrajdado la kampoj, en la eksaj germanaj regionoj en Silezio tio estis „Saatreiten“ (semrajdado). Alie pentekostaj ĉirkaŭrajdadoj sur la ĉevaloj havas komuna ian karakteron de petemaj procesioj kaj ili estas formale similaj kun pentekostaj ceremoniaj reĝaj procesioj, oni portas flagojn, krucojn, oni kantas. Tiuj ĉi procesioj eble povis esti eĉ certa modelo por estiĝo de religie motivitaj procesioj. Sed ambaŭ specoj de la ceremoniaj procesioj povis estiĝi ankaŭ tute memstare, sendepende de si, ili povis paralele evolui. La rajdoj kun kruco, nomataj "krucejo" estis distinga konsisto de katolika religia kulturo precipe en germanaj etnaj teritorioj kaj en slavaj regionoj situantaj en ties senpera kontakto kiel estis Luzacio aŭ Pollando.[3]
Popola kutimo aŭ soleno estis registrita en Bojkovice fine de la 18-a jarcento, ĝi okazis kun festeno kaj rajdantoj sidis sur oksoj (Jeřábek 1971: 114). Ankaŭ neklara deveno, sed la simileco kun la rajdo de la reĝoj ĉi tie estas. Ankaŭ la rajdon de la reĝoj oni rajdis en vico de ĉirkaŭaj municipoj. Interesaj estas mencioj pri la tn. "paskaj rajdoj en Ludgeřovice" en Hluĉinio en Silezio. Laŭ diversaj historiaj mencioj plejparte de buŝa dono, ĉi tie en kelke da municipoj eksplodis post la tridekjara milito ia tiam nekonata morta malsano, kiu trafis pli ol duonon de la loĝantoj. Loka kapelano en Ludgeřovice, sub kies preĝejon la municipoj falis, proponis aranĝi paskan procesion sur ĉevaloj ĉirkaŭ la kampoj dum kantado de religiaj kantoj. Frunte de la procesio estas voktestro kun kruco.[3]
La soleno verŝajne devenas el inicianta ceremonio de juna viroj. Sed fine de la 19-a jarcento aperas vico de klopodoj pri historia subteksto de la solenoj. Tiuuj ĉi hipotezoj de la estiĝo de la rajdado de la reĝoj ekiris el rondo de moravia inteligentularo kaj ili havis en si verŝajne patriotan motivon por la historio de la ĉeĥaj landoj.[3]
Laŭ ies opinioj la Rajdo de la reĝoj povas havi tataran devenon. Al tio gvidas la jenaj indicioj.
La rajdo de la reĝoj el Vlčnov estas el la rajdoj de la reĝoj la plej populara kaj ĝi havas post si minimume ducentjaran tradicion. Oni rajdas el la supra fino de la vilaĝo direkte al la suba fino kaj ĝi estas kunigita ankaŭ kun popola kermeso kaj ebleco de vizito de muzeo kaj malnovaj domoj. Ĝi okazas ĉiujare seninterrompe minimume ekde la jaro 1808[8] dum pentekosto. Tiam Ladislav Bohuslav Bartholomeides registris elekton de infana reĝo en Hungara reĝlando.[9] Devene la rajdo okazis regule dum pentekosta lundo, sed ekde la jaro 1953 ĝi transŝoviĝis al pentekosta dimanĉo kaj post la jaro 1964, kiam Vlčnov solenis la sepcentan datrevenon de la municipo, la termino anstataŭ movebla pentekosta dimanĉo estis destinita al lasta dimanĉo en majo.
La rajdo de la reĝoj en Vlnov komenciĝas dimanĉe en domo de la reĝo, poste legrutoj, dekokjaraj knaboj, komune kun samaĝaj knabinoj - kunulinoj foriras en la preĝejon al meso; poste ili rajdas al urbodomo, kie ili petas urbestron pri konsento. La enkondukaj vortoj de la rajdo estas senĉese la samaj: "Hýlom, hýlom! Aŭskultu, la supranoj, la subanoj, la hejmuloj kaj transvilaĝanoj, kion mi diros al vi pri la pentekosta dimanĉo..."
La reĝa rajdo mem konsistas el la rajdo de la legrutoj - elvokistoj sur ĉevaloj en popolkostumoj de Vlčnov, en organizaĵo de kavalerio. Ili akompanas la reĝon. La ĉevaloj estas ornamitaj per rubandoj kaj stiligitaj floroj, ankaŭ per diversaj plimulte ruĝaj koltukoj, lokigitaj laŭ manieroj de flagoj. La reĝo estas ĉiam malgranda knabo, ĉar la kondiĉo estas , por ke li estu virgulo. La reĝo sidas sur la ĉevalo, kiun gvidas lia patro, la manoj en flanko. Lia ĉevalo estas akompanata surflanke de du legrutoj kun levitaj sabroj, la reĝo havas en la buŝo blankaj rozon. Esti elektita kiel reĝo estas por la familio en la vilaĝo ĉiam granda honoro, la reĝan ĉevalon rubandumas la patrino de la reĝo. Kio rilatas al la aĝo de la reĝo, povas esti esceptoj. Laŭ ĵurnalisto Jan Janča fine de la 19-a jarcentofariĝis reĝo en Vlčnov dekokjara Tomáš [10], sed lian ĉevalon ornamis "koramikino" Františka, ĉar lia patrino jam estis por tia ĉi laboro maljuna.
La akompanantaro de la reĝo petas la rigardantajn spektantojn per sprita elvokado ("elvokaĵoj", "anoncaĵoj") pri financaj donacoj per vortoj: Por la reĝo, panjo, por la reĝo. por hezitemaj unuopuloj ili precizigas: "Ni havas la reĝon malriĉan, sed tre honestan". Oni donas al ili la financojn en ŝuon aŭ enĵetas en monujojn tie alfiksitaj. La elvokaĵoj antaŭe rilatis al la loĝantoj de unuopaj domoj en la vilaĝo, kiuj ofte pro tia elvokaĵo tre ĝojis aŭ male:
Nuntempe ili rilatas prefere al jam anonimaj spektantoj, kiuj alveturis por la popola amuzo, tial ofte la legruto devas improvizi:
Eĉ tiel estas okazinta, ke multaj junulinoj, pro honto ruĝiĝintaj, ekkrios prefere anticipe: "Mi donos al vi en la ŝuon! Nur jam nenion kriu je mi!" La rajdantaro estas poste akompanata de popolkostumitaj ensembloj, blovmuziko el la tuta regiono eĉ el Slovakio, marŝantaro de infanoj en popolkostumoj, sed eble eĉ holanda blovmuziko el Naarden de Komenský. La kermeso en Vlčnov proponas metiajn popolajn produktojn, hodiaŭ prefere superas suveniroj kaj lokaj specialaĵoj.
Ankaŭ estas kun la rajdo de la reĝo kunigita forrabo aŭ militkapto de la reĝo, ofte en kampoj kunvenis legrutoj de unu municipo kun rajdantaro el la najbara municipo. Luktis aŭ la reĝoj inter si aŭ la tutaj grupoj reciproke. Se okazis forrabo de la reĝo, la familio devis lin elaĉeti. Por la gepatroj de la reĝo tio signifis pluajn elspezojn kaj por la tuta municipo grandan honton. Tiu ĉi agado okazis tre ofte kaj en la pasinteco tio finis eĉ tre tragike - vidu Batalo de kvar reĝoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.