From Wikipedia, the free encyclopedia
La Radioastronomia observatorio (RAO) Svetloje (ruse Радиоастрономическая обсерватория (РАО) «Светлое») estas radioastronomia observatorio, proksima de vilaĝo Svetloje en la rajono Priozerska, provinco Leningrada, Rusio[1]. Observatorio estis establita de la Instituto de Aplika Astronomio de la Rusia Akademio de Sciencoj (IAA RAS) en 1996[2].
Svetloje | ||||
---|---|---|---|---|
Radioteleskopo RTF-32 en 2003, antaŭ rekonstruo | ||||
Organizaĵo | IAA RAS | |||
Kodo | -?- | |||
Loko | Rusio pr. Leningrada rn. Priozerska v. Svetloje | |||
Koordinatoj | 60° 31′ 56″ N, 29° 46′ 54″ O (mapo)60.53222222222229.781666666667 | |||
| ||||
Alto | 86 m | |||
Fondita | 1996 | |||
Retejo | ruse: >>> | |||
Teleskopoj | ||||
RTF-32 | Radioteleskopo | |||
Meade LX200 16" | Optika teleskopo | |||
Sajen'-TM | Lasera telemezurilo | |||
La RAO Svetloje estas administrata de la IAA RAS.[1]
La ĉefa astronomia instrumento de observatorio estas la 32-m radioteleskopo (RTF-32), kiu estas uzata en naciaj kaj internaciaj (EVN, IVS) astronomiaj observoj. Ĝi estas la unua el la tri observejoj de la radiointerferometra reto Kvazar: Svetloje, Zelenĉuka kaj Badaro[3].
RAO Svetloje estas situanta en 80 km nordokcidento de la centro de Sankt-Peterburgo - dua plej granda urbo de Rusio.
De ~ 1 km okcidente estas stacioj por montoskiistoj: Krasnoje-ozero, Sneĵnij kaj Zolotaja-dolina. En la vintrostacio Krasnoje-ozero okazas naciaj kaj internaciaj (Eŭropa Pokalo) konkuradoj en libera stilo skiado.
En la najbareco de la observatorio estas multaj lagoj, el kiuj la plej konataj estas: Krasnoje kaj Michurinskoe.
...
RTF-32 — plenturnebla radioteleskopo kun diametro de la ĉefa spegulo D = 32 m kaj fokusa longo F = 11.4 m. Mastrumaj gamo de la ondolongoj 1.35 - 21 cm. Anteno sistemo - modifita skemon de Kassegrena.
Meade LX200 16" — optika teleskopo, D = 40 cm, F = 4 m.
Sajen'-TM (ruse Сажень-ТМ) — lasera telemezurilo[4].
Javad GNSS Delta-G3T — GPS/GLONASS-ricevilo.
Vaisala WXT510 — aŭtomata cifereca veterstacio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.