Radikrono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Radikrono aŭ Radia krono, konata ankaŭ kiel suna krono aŭ sunkrono, estas krono, florkrono, diademo, aŭ alia harkovrilo simbola de suno aŭ pli ĝenerale povoj asociaj kun la suno. Ĝi tipe prenas la formon ĉu de korna disko kiu reprezentas la sunon, aŭ kurban bendon de punktoj kiuj reprezentas radiojn.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b6/ProbusCoin.jpg/320px-ProbusCoin.jpg)
En ikonografio de antikva Egipto, la sunkrono estas disko enkadre de kornoj de virŝafo[1][2] aŭ bovo. Ĝi estis portita de dioj kiaj Horuso en sia suna aŭ falkokapa formoj,[3] Hatoro, kaj Iziso. Ĝi povas ankaŭ esti portita de faraonoj.[4]