Krono estas surkapa ornamaĵo, kunplektaĵo, kiun oni metas ĉirkaŭ la kapon por ornamo aŭ kiel signo de honoro, ekzemple la gajnintoj de la antikvaj Olimpiaj ludoj ricevis laŭran kronon. Ĉe la antikvaj romianoj Cezaro portis tian dum procesioj.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Krono. |
Krono ankaŭ povas esti farita el metalo (tipe oro, kaj ofte dekorita per gemoj, perloj k.s.). Tiukaze, ĝi plejofte simbolas suverenecon, nobelecon aŭ reĝecon. En la Biblio oni per dornoj kronis Jesuon "la suferanta reĝo de la homaro".
Pro la kutimo montri kronitan reĝkapon sur moneroj, la valuta ĉefunuo de pluraj landoj nomiĝas krono.
Laŭ Francisko Azorín krono estas Ornama rondaĵo por la kapo, ofte simbolo de altrangeco.[1] Li indikas etimologion el la latina corona (krono). Kaj li aldonas la tiparon: imperia, reĝa, princa, duka, markiza, grafa, vizgrafa, barona, prezidanta, heroa mura.[2]
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas proverboj pri krono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:
„ Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono. ” „ La fino kronas la verkon. ” „ Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono. ”
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.