From Wikipedia, the free encyclopedia
Psamato estas neregula satelito de Neptuno, kun retrograda orbito.
Psamato | |
Natura satelito de Neptuno (X) | |
natura satelito de Neptuno • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Neptuno X[1] |
Aliaj nomoj | S/2003 N 1. |
Nomita laŭ | Psamathe vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Jan Kleyna[1] |
Dato de malkovro | 29-a de aŭgusto 2003[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 46 695 000 km[2] |
Discentreco | 0,450[2] |
Klinangulo | 137,4°[2] sur la ekliptiko |
Periodo | 9 117 tagoj[2] |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 38 km vd |
Maso - Denso |
~ 4,3 × 1016 kg 1,5 × 103 kg/m3 |
Rotacia periodo | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ ? |
Albedo Geometria albedo |
0,04 hipoteze 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 25,6 |
La 29-a de aŭgusto 2003, Scott S. Sheppard kaj teamo da astronomoj malkovris ĝin per la teleskopo Subaru de la observatorio de Mauna Kea[3]. Ĝi tiam ricevis la maldauran nomon S/2003 N 1.
Ĝi ricevis en 2007 la nomon de Psamato[4] (greke: Ψαμάθη, Psamate), unu el la kvindek nereidinoj, filinoj de Nereo kaj Doriso en la helena mitologio.
Psamato estas la dua plej ekstera satelito de Neptuno, post Nezo, kaj eĉ estas la dua plej ekstera natura satelito nun konata en la sunsistemo.
La proksimeco de ĝia orbito kun tiu de Nezo sugestas ke ambaŭ lunoj havus komunan devenon, Psamato kaj Nezo estus partoj de pli granda korpo diserigita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.